Thursday 19 February 2009

dressing

La angla dressing havas du ĉefajn sencojn. Unu estas por vundoj, en Esperanto pansaĵo. La alia estas por salatoj. Kiel nomiĝas tiu dua?
En Britujo la Salad Dressing de mia junaĝo estas ia malbonkvalita kvazaŭmajonezo kun ioma vinagrogusto. Poste venis French dressing el vinagro kaj oleo. Nun oni trovas amason da delikataj modernaj dressings.
Ĉiu, kiu vizitis Usonon, kutimiĝis al la kelnera demando pri dressings por la salato: blue cheese, ranch, thousand island, french. Ekzistas ankaŭ Caesar salad, kun propra fromaĝa dressing.
Kion oni povas legi en Vikipedio diverslingva?
“The concept of salad dressing varies across cultures. There are many commonly used salad dressings in North America. Traditional dressings in southern Europe are vinaigrettes, while mayonnaise is predominant in eastern European countries and Russia. In Denmark dressings are often based on crème fraîche.”
“Ein grüner Salat wird fast immer mit einer Salatsauce („Dressing“) angemacht.”
“Aujourd'hui la salade se définit comme un mets froid composé de légumes crus ou cuits, de viande, de crustacés, de poisson assaisonnés d'une vinaigrette ou d'une sauce froide.”
“Un aliño frecuente es la vinagreta…”
“in Italia tradizionalmente con olio e sale, altri ingredienti come aceto e succo di limone sono opzionali.”
Kaj en Esperanto:
“Oni ofte servas salaton kun salata kondimento sur ĝi. Simplaj kondimentoj por salato povas esti oleo kaj vinagro, majonezo, ofte akompanataj per hakitaj aromaj herboj kiel ajlo, petroselo, ktp.”
Tamen kondimento laŭ mia kompreno estas ekzemple salo aŭ pipro aŭ mustardo aŭ oleo… sed ne preparita miksaĵo kian ni komprenas per dressing. Ŝajnas al mi, ke en Esperanto pli bona termino estas (salat)saŭco.
Vinaigrette = vinagrosaŭco.
Ĉu “dressing (for salad) saŭco; (for wound) pansaĵo”?

3 comments:

  1. "Saŭco" ŝajnas tute bona laŭ mi, kaj mi aŭdis ĝin tiucele en Esperantaj aranĝoj.

    Ĝi kongruas kun la PIV2002-a difino de saŭco ("likva preparaĵo, por gustigi aŭ spici iajn manĝaĵojn").

    Krom la kelkaj fremdlingvaj similaj vortoj, kiujn vi jam menciis, "saŭco" kongruas ankaŭ kun la pola "sos" por tiaj salataj substancoj.

    ReplyDelete
  2. Ankaŭ mi pensas, ke oni tiucele uzu "saŭco", aŭ laŭbezone la pli precizan "salatsaŭco".

    ReplyDelete
  3. @Tim: dankon pro tiu noto. Tiu senco de "dressing" estas nekonata en Britujo. En Esperanto ĝi estas farĉo.

    ReplyDelete