Sunday 1 February 2009

wi-fi


En mia anglalingva blogo de 2008 10 08 mi skribis pri germana vorto, kiun mi ne tuj komprenis. Mi alvenis al mia hotelo en Berlino, kaj la akceptistino demandis al mi Möchten Sie [ˈveːlan]? = Ĉu vi ŝatus (nekomprenitaĵon)?
Temis pri W-LAN, la germana vorto por tio, kio nomiĝas angle Wi-Fi. Se mi pagus, mi povus uzi la hotelan lokan reton por sendrate konekti mian tekokomputilon al la TTT.
W-LAN estas akronimo de Wireless Local Area Network = sendrata loka area reto. Por LAN ni kutime diras “loka reto”, do eventuale ni povus diri “sendrata loka reto” aŭ SLR.
Montriĝas, ke Wi-Fi estas propra nomo, nomo de marko. Malgraŭ tio, ĝi fariĝis la ordinara esprimo anst. W-LAN en la angla kaj pluraj aliaj lingvoj. Laŭ artikoleto en Vikipedio, “La teknologio nomita Wifi (eventuala esperantigo povus esti Vifio) estas sendrata (senkabla) retkapt-sistemo, kiu ebligis dekomence sendratan aliron al interna reto, kaj, intertempe fariĝis rimedo ebliganta rapidfluan aliron al interreto.”
En Komputeko mi trovis wifi = sendrata reto | vifio (Bertilo).
Ĉu iu efektive uzas la esprimon vifi/o? Aŭ ĉu ni restu ĉe sendrata (loka) reto?

6 comments:

  1. Kurioze, ke mia nomo aperas apud la vorto "vifio" en Komputeko. Certe mi ne uzas ĝin, kaj mi surpriziĝus ege, se montriĝus, ke mi iam rekomendis aŭ aprobis tiun vorton.

    Mi mem diradas simple "sendrata reto/konekto/Interreto/Interreta konekto" k.s.

    ReplyDelete
  2. Laŭ mia memoro dum lasta ASo preskaŭ ĉiuj babilis pri sendrata konekto aŭ sendrata reto. Mi certe ne aŭdis vifio...

    ReplyDelete
  3. Restu ĉe "sendrata reto". Se vi volas esti preciza kaj distingi ĝin de aliaj specoj de sendrata reto, vi povas diri "802.11". Tiel la teknikistoj nomas ĝin angle ("eight-O-two eleven"), almenaŭ en mia laborejo, kiam oni parolas pri kreado de aparatoj kaj programoj, kiuj uzas tiun protokolon. La ĝenerala termino por sendrata komunikado estas "radio", eĉ kiam temas pri ekzemple GSM (normalaj eŭropaj poŝtelefonoj). Cetere, poŝtelefono nomiĝas angle "handset" inter teknikistoj. Eble mi pli ofte renkontas tiun vorton ol la vorton, kiun uzas ordinaruloj, ĉar mi laboras inter tiaj teknikistoj, sed mem preskaŭ neniam uzas poŝtelefonon.

    Cetere, kvankam "Wi-Fi" estas markonomo, ĝi apartenas ne al unu konkuranta firmao, sed al "neŭŧrala" organizaĵo, laŭ mia kompreno. Oni povas do kompari ĝin kun "UNIX" aŭ "Compact Disc".

    ReplyDelete
  4. meksike... oni diras WiFi (elparolata fojfoje ŭi-fi, anstataŭ ŭaj-faj).. sed ankaŭs estas usata "red inalambrica" (laŭvorte sendrata reto)

    Mi ne scias se oni bezonas mallongigon...

    ĉu ne sufiĉas "sendrata reto"?

    ReplyDelete
  5. "a2na said...
    Laŭ mia memoro dum lasta ASo preskaŭ ĉiuj babilis pri sendrata konekto aŭ sendrata reto. Mi certe ne aŭdis vifio..."

    ankaŭ mi preparante informilon por ĉi-AS uzis esprimon "sendrata reto". Vorton "vifio" mi neniam aŭdis.

    ReplyDelete
  6. Ankaŭ mi kutime aŭdas kaj legas kaj mem uzas "sendrata reto" aŭ "sendrata retkonekto", ktp.

    ReplyDelete