Friday 20 March 2009

eksplodigi la maljunulojn

La angla vorto gelignite aspektas internacia, kaj en la unua eldono aperis
gelignite gelignito

Por klarigi: temas pri forta eksplodaĵo, multe uzata en minejoj, farita el nitroglicerino kaj nitrocelulozo kun lignopulpo kaj natria aŭ kalia nitrato.
Sed la radiko gelignit- ne troviĝas en PIV, kaj laŭ NePIVaj Vortoj de Cherpillod troviĝas nur en mia vortaro. Inter la Vikipediaj lingvoj gelignit- troviĝas (krom en la angla) nur en la hispana, japana (ゼリグナイト zerigunaito), kaj litova (žel-). La aliaj lingvoj plejparte nomas ĝin “eksploda gelatino”, ekz-e germane Sprenggelatine. Sed en la franca (laŭ Collins) ĝi nomiĝas plastic.
Ankaŭ la kunmetaĵo eksplod/gelaten/o ne troviĝas en PIV. Tamen supozeble tiu estas la plej bona nomo, preferinda al mia neintenca neologismo gelignito.

Alia vorto mankanta en PIV estas gerontologi/o, la scienco okupiĝanta pri maljuniĝo kaj maljuneco. Sed tiu radiko ja estas greka-internacia, kaj ja troviĝas en Krause kaj (laŭ Cherpillod) en korea kaj japana E-vortaroj. Kvankam Renato Corsetti sendube preferus mal/jun/iĝ/scienc/o, mi tamen metas
gerontology gerontologio

6 comments:

  1. Eksplod/gelaten/o tute bonas laŭ mi, eksa artileria oficiro. En la itala, kaj multaj aliaj lingvoj, oni ja diras simile.

    La problemo pri gerontologi/o kaj similaj ologioj estas, ke ĉe akiro de unu novradiko vi neeviteble devas hejmenporti ankaŭ “donacan” duan: la isto nomiĝos gerontolog/o, ankaŭ se vi ne volas tion...

    ReplyDelete
  2. Mi scias malmulte pri tiaj eksplodaĵoj, sed eksplodgelateno ŝajnas tute bonlingva laŭ mi.

    Laŭ mi estas bedaŭrinde, ke la fruaj esperantistoj ne pli bone planis la ologiajn kaj ologajn vortojn, por ke ni anstataŭe uzu "scienc/sciencist" aŭ pli mallonge "stud/studist." Sed oni verŝajne simple rezignu pri tio, pro la internacieco kaj ofteco de la grekaj formoj.

    ReplyDelete
  3. Mi konfesu ke mi iam aperigis noveleton en La Kancerkliniko: "Kontinento de gerontoj".

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  4. La vorto ‘gelignite’ troviĝas sur la vortaro “Dicionário Inglês-Português” de Antônio Houaiss (Brazilo, 1982). La brazila traduko estas ‘gelignite’, sed prononcata /ʒeli'gni:te. Mi kredas, ke temas pri la populare nomata ‘plasta eksplodaĵo’ (8% nitrocelulozo kaj 92% nitroglicerino). Ne aperas sur miaj aliaj vortaroj. Bela neologismo, eble uzebla por esperanto.
    Gerontologio: aperas en
    Neologisma Vortaro, Henri Vatrè (1989)
    Grand Dictionnaire Français-Espéranto, J Le Puil / J-P Danvy (1992)
    Comprehensive English-Esperanto Dictionary, Peter Benson (1995)
    Vocabulario Italiano-Esperanto, Minnaja (1996), aldonas ‘maljunologio’
    Dicionário Português-Esperanto, A S Almeida (1997)
    Groβe Worterbuch Esperanto-Deutsch, E-D Krause (1999)
    Koncisa Etimologia Vortaro, Andrè Cherpillod (2003)
    Do, teorie konata de la lingvoj angla, franca, itala, portugala, germana.

    ReplyDelete
  5. http://en.wikipedia.org/wiki/Gelignite ne ŝajnas ege internacia nek kun tiaforma nomo nek kiel koncepto (laŭ la malmultaj alilingvaj ligiloj), kaj eble estas pli (fi)fama en Britujo pro historio de uzo de la IRA (laŭ la vikipedia artikolo) ol en Usono: antaŭ ol mi legis ĉi tiun blogaĵon de vi, mi ne vere rekonus la vorton, nek en la angla nek en Esperanto... Kiel usona anglalingva Esperantisto mi pli tuje komprenus "eksplodgelateno" ol "gelignito" (kio pensigus min pri ia stranga formo de "ligno" aŭ eventuale "lignito"...)

    http://dictionary.reference.com/browse/gelignite difinas ĝin simple kiel "gelatin dynamite". "Gelatena dinamito" estus ege pli klara ol "gelignito" por mi.

    Ĉu ĝi vere sufiĉe gravas por enmeti en koncizan vortaron?

    ReplyDelete
  6. Mi ne komprenas, kial oni ankoraŭ ne menciis la PIV-an vorton "geriatro". En mia vortaro mi tradukis jene:

    geriatro = geriatrician, gerontologist
    geriatrio = geriatrics, gerontology

    ReplyDelete