Tuesday 31 March 2009

feng shui

Antikva superstiĉo, la ĉina feng shui, fariĝis moda en la okcidento. Kiel ni nomu ĝin en Esperanto?
La ĉinaj vortelementoj signifas nenion pli ol “vento-akvo” (风 fēng vento, fonetike 1fəŋ; 水 shǔi akvo, fonetike 3ʂwei).
Jorge diskutis la demandon antaŭ tri jaroj en la tiam aktuala bloga vortaro.
fengŝu'o nomo de la pseŭdoscienco aŭ arto esplori, konstati kaj klarigi la topografian (mal)bonecon kaj (ne)taŭgecon de loko por konstruado de loĝejoj por homoj aŭ de tombejo por mortintoj (el la ĉina fengshui, siavice el feng [vento] kaj shui [akvo]). RIM En la romano Akv, unua volumo, p. 547, la tradukinto LAŬ difinas fengŝuon, tamen esperantigas ĝin per la kunmeto vento-akvo: "Li petis tranokti en mia domo kaj asertis, ke li lertas pri juĝo de jino-jango kaj vento-akvo". En Interreto oni trovas ankaŭ la formon ventakviko. Kvankam en la angla kaj hispana lingvoj oni emas uzi nuntempe la formojn fengshui aux feng shui, oni ankaŭ tradukas la ideon respektive per geomancy kaj geomancia. Oni tamen ne konfuzu fengŝuon kun la aŭgur-arto geomancio.
Ŝajnas, ke ĉiuj eŭropaj lingvoj simple transprenis la ĉinan nomon, eventuale adaptinte ĝin iomete. Kvankam en la angla ni skribas feng shui, tamen ni prononcas fʌŋ ʃweɪ. La greka, laŭ Vikipedio, hezitas inter φενγκ σούι (feng súi) kaj φανγκ σουέι (fang suí). La rusa rezignas pri la velareco de la nazalo kaj skribas Фэншуй (fenŝuj). Evidente ni povus en Esperanto lasi feng shui kiel neasimilitan fremdvorton, eventuale reskribitan kiel fengŝuj. Mi ne tre entuziasmas pri duonasimilita fengŝu/o, pro la neoportuna konsonantkombino; kaj neniu volas sekvi la rusojn al fenŝuj/o.
La alia ebleco estas traduki laŭ la etimologia signifo. Pri vent/akv/iko mi tute ne entuziasmas. Mi preferas resti kun la ĉina tradukisto menciita de jorge, kaj diri vento-akvo.
feng shui (meblaranĝo laŭ) vento-akvo

7 comments:

  1. La rusa vorto shajnas al mi tre lawregule skribita law la metodo "Palladius" (http://en.wikipedia.org/wiki/Cyrillization_of_Chinese_from_pinyin); tie oni uzas н pro pinyin 'ng' kaj нь pro pinyin 'n'.

    Ankaw la pinyin-a 'x' ne tre similas al la sonoj kutime esprimita kun tiu letero en Ewropaj lingvoj... do la uzo de н pro /ŋ/ ne shajnas al mi pli malbona. Oni ja devas scii la reguloj de la transkripci-metodo por havi bonan elparoladon.

    En Germanio mi plej ofte awdis /fɛŋˈʃuːi/, do elparolita law germanaj reguloj.

    ReplyDelete
  2. Kial ne "fensxuo"?

    Tiu estas kompromiso inter la Jorge-a "fengsxuo" kaj la ruseca "fensxujo".
    Krome, mi kredas ke gxi suficxe similas al la jam internaciigxinta "feng shui".
    "Vento-akvo" konfuzos cxiujn krom Cxinojn kaj etimologiemulojn.

    ReplyDelete
  3. La traduko citita de Jorge estas tre bela, sed ĝi provizas klarigan kuntekston, kiun komunlingva uzado ne havus. Tial mia propono estas (meblaranĝo laŭ) vent/akv/a principo, kiu donus al sensciuloj ian spuron, pri kio temas, kaj same al sinpretendaj sciuloj, sugeston pri la signifo de feng shui.

    Pedante, permesu ke mi rimarku, ke en la greka φενγκ σούι estas elangligo, dum φανγκ σουέι estas rekta elĉinigo, kaj, laŭ la nuna unuakcenta skribo, ĝi pronociĝas /fan(g)suˈɛj/, ĉar akcento super ɛ dividas ĝin disde ι kaj la du literoj prononciĝas aparte, malsame al εί, kiu estus /'i/. Oftege tamen oni trovas en la moderna greka multajn latinliteraĵojn kiel ringtones ks., kaj ankaŭ, kiel ĉi tie, feng shui.

    ReplyDelete
  4. @dariokabe

    Cxu estas la tasko de Esperanto redoni al "sinpretendaj sciuloj" sugeston pri la origin-kulturaj signifoj de aferoj?

    Plejmultaj homoj uzas vortojn kiel "demokratio" kaj "karateo" sen priscii la "verajn" signifojn (etimojn).
    Eble en Cxin-kunteksta traduko "ventakva principo" tawgas, sed traduki 'feng shui' en - ni diru - Franca alternativisma kunteksto (kie la fensxu-fanoj ne mem konas la etimologion) sxajnas al mi trointerpretado. La koncepto 'feng shui' jam eskapis sian Cxinan originon, kaj (fi)internaciigxis.

    Esperanto estu internacie uzebla lingvo, ankaw por "stultaj" sinpretenduloj.

    ReplyDelete
  5. Kiu scias kion diras la gigantega cxina-esperanta vortaro kies recenzon mi jxus legis en la aprila Monato?

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  6. Kiu scias kion diras la gigantega cxina-esperanta vortaro kies recenzon mi jxus legis en la aprila Monato?

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  7. Ankaŭ mi, kiu evitas la plej multajn novradikojn, preferus ĉi-kaze "fenŝuo" aŭ "fenŝujo" anstataŭ la apenaŭ kompreneblan "vento-akvo".

    ReplyDelete