Sunday 29 March 2009

frajti, frajto

Laŭ PIV, frajt/i (tr) estas:
Lui (ŝipon, ŝarĝaŭton, aviadilon ktp) por transporti varojn
—kio donas la impreson ke frajtante oni frajtas la ŝipon, ŝarĝaŭton, aviadilon. Sed laŭ mia lingvosento oni frajtas la varojn transportotajn per la ŝipo, ŝarĝaŭto, aviadilo.
En la Marista Terminaro de Clissold (laŭ ĉi tiu retpaĝo) troviĝas la nekohera:
frajti: kolekti aŭ fari aranĝojn pri la komercaĵoj por enŝarĝo
(kolekti pri komercaĵoj??? aŭ kolekti aranĝojn???)
Pli bona estas la difino en ReVo:
Kontraŭ pago ekspedi komercaĵon, ŝarĝon per ajna transportilo: oni frajtas ŝipe, aeroplane, fervoje, omnibuse.

En la TTT troviĝas nur malmultaj okazoj de praktika uzo de la verbo frajti, sed de japana verkisto ni havas ekzemple
ili frajtis al Kioto kaj Osaka teon, kotonon, rizon k.a.; ili enportis sakeon, salon k.a.
—kio konformas kun mia kompreno de la vorto.
Pensante pri la ĝusta angla traduko, mi venis fine al to ship (verbo kiu malgraŭ la ŝajno povas rilati ne nur al ŝipoj sed ankaŭ al ŝarĝaŭtoj, aviadiloj…).
En la unua eldono mi havas
frajt/o, -i freight
—kio eble estas iusence ĝusta; aliflanke en la moderna nefaka lingvo freight estas nur substantivo:
goods that are carried by ship, train or aircraft, and the system of moving these goods: We’ll send your personal belongings by air freight and your furniture by sea freight [LDOCE]
kaj en diversaj kunmetaĵoj: freight terminal (frajtstacio) kaj usone freight train (= brite goods train).
Se oni mendas varon de kompanio, en Esperanto oni kutime devas pagi ne “frajton” sed “sendkostojn”. En la usona angla, oni pagas la koston de “shipping”, sed en la brita angla “delivery charges”. Nek en Esperanto nek en la angla oni ordinare nomus tion frajto/freight.
Mi verŝajne metos:
frajt/i ship (goods); ~aĵo freight

7 comments:

  1. Mi konsentas pri via verŝajna difino.

    ReplyDelete
  2. Kiam vi eldonos vian novan vortaron?

    ReplyDelete
  3. @Ant: Kredeble post proksimume 12 monatoj. (Mia normala regulo estas ne anonci novan libron antaŭ ol ĝi aperis. La vortaro estas escepto, pro tio ke mi esperas ricevi helpon de vi, miaj blog-legantoj.)

    ReplyDelete
  4. Se temas pri konfuzaj maristaj vortoj, mi scivolas kion vi opinias pri "ankri":
    Ĉu maristo ankras ŝipon en haveno?
    Ĉu ŝipo ankras en haveno?
    Ne ŝajnas esti konsekvenco, nek en reala uzado nek en vortaroj.

    Oni diskutis "ankri" en [revuloj]:
    http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/13902

    ReplyDelete
  5. Mi konsentas pri via solvo, sed mi instigas vin memorigi usonanojn, ke por freight train jam delonge fiksiĝis var/trajn/o.

    ReplyDelete
  6. Pri "ankri":
    en mia traduko de Esplorvojagxo de Jules Verne mi skribis, fidele al la difino en la tiam havebla PIV 1970:
    "La pasagxersxipo Touat... ankrigxos en la rodo..."
    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  7. Tamen PIV ŝanĝis la difinon de "ankri", ĉar en 1970 PIV ja indikas kae oni ankras ŝipon (transitive), sed en 1964 PV indikas ke ŝipo ankras (netransitive)... tiu netransitiva senco aperas en "Mortula Ŝipo". Kaj estas leciono en lernu: http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec18.php kie "ankri" estas netransitiva.

    Do jen problemo. Diversaj fontoj malkonsentas... (Estas pli da informo kaj ekzemploj en tiu antaŭa ligo al diskuto en [revuloj])

    Ne helpas en konciza vortaro, ke la angla verbo "anchor" funkcias ambaŭmaniere: kaj "the ship anchored" kaj "we anchored the ship" validas...!

    ReplyDelete