Saturday 21 March 2009

hospico kaj geto

Ofte la demando estas ne ĉu enmeti vorton, sed decidi kion ĝi signifas aŭ rajtas signifi. Du tiaj vortoj estas hospic/o kaj get/o.
Laŭ PIV,
hospic/o. Parto de monaĥejo, en kiu oni akceptadis gastojn, vojaĝantojn ks
Tiu historia senco estas tute en ordo. (Cetere, la vorto estas neoficiala.) En la angla ĝi estas hospice.
Sed la hodiaŭ plej ofta uzo de la vorto hospice en la angla estas por nomi ion alian, inventitan antaŭ nur kelkaj jardekoj: speciala hospitalo por la mortantoj.
Laŭ la klarigo en Wikipedia,
Hospice is a type of care and a philosophy of care which focuses on the palliation of a terminally ill patient's symptoms. These symptoms can be physical, emotional, spiritual or social in nature. The concept of hospice as a place to treat the incurably ill has been evolving since the 11th century. The modern hospice began to emerge in the 17th century, but many of the foundational principles by which modern hospices operate were pioneered in the 1950s by Dame Cicely Saunders. Although the movement has met with some resistance, hospice has rapidly expanded through the United Kingdom, the United States and elsewhere.
Same en la Vikipedioj germana (Hospiz), pola (hospicjum), rusa (хоспис), kaj aliaj. Laŭ mi, ni devus rekoni tiun signifon ankaŭ en Esperanto. Kaj tio jam okazas en la uzado. Jen artikolo pri “Hospica servo en Chinio”.

Get/o (aŭ gett/o aŭ ghett/o), angle ghetto, estis historie judkvartalo. Sed la plej ofta uzo de tiu vorto en la moderna angla estas por kvartaloj de nigruloj, precipe en Usono. Ĝi estas uzata ne nur geografie sed ankaŭ metafore. Kiel Vikipedio klarigas (en lingvaĵo kiu, ve, bezonas iom da redakto):
ĉar tiuj kvartaloj estis ofte pro la persekutado kontraŭ judoj, mizeraj kvartaloj, kaj iel enfermitaĵejo de forpuŝitaj homoj, la vorto iĝis moderntempe ofte uzata por signi kvartaloj aŭ iaspecaj lokoj kie homoj ĉu estas iel trudataj loĝi en malprivilegiaj kondiĉoj (ekzemple: la nigrulaj getoj en Usono), ĉu malvolonte ĉu memvole disiĝas de la cetera mondo (ekzemple "nuntempe riĉuloj kreas "getoj"n kie ili vivas kune sub protekto de alarmiloj kaj privataj gardistoj"). En ambaŭ sencoj la vorto uzatas malŝate.
Ne estas al mi klare, ĉu tiu nova uzo de get/o (do ne de judoj, sed de aliaj apartaj grupoj) estas internacie komprenata kaj uzata.
En konciza vortaro, feliĉe, oni povas meti simple
hospice hospico
ghetto geto

7 comments:

  1. En BA3 (3a n-ro de Beletra Almanako), p. 110, glose al la poemo Hospico de Mikaelo Giŝpling: hospico = azilo por mortontaj malsanuloj.

    Jorge

    ReplyDelete
  2. En la brazila (portugala) la vorto hospício [/os’pi:sio] havas la signifon de frenezulejo, kaj tre rarege havas la signifon de p.e. azilo. Laŭ la senco, la angla hospice egalas al la brazila casa de misericórdia (‘domo de mizerikordo’), tute ne klara aŭ oportuna por esperanto. Geto: kiam mi estis studento en universitato antaŭ tridek jaroj, niaj dormoĉambroj estis alnomataj ‘getoj’, eĉ se en ili dormis kune homoj de malsamaj naciecoj. Eble temis pri ‘geto por studentoj’. En la itala, ‘geto’ povas esti ankaŭ socia grupo (geto de nigruloj, riĉuloj), aŭ kondiĉo de izoliteco. Mi kredas, ke la solvo de John hospice = hospico, ghetto = geto por konciza vortaro estas la plej oportuna.

    ReplyDelete
  3. Neeviteble "geto" kaj "hospico" akiras (-is, -os) tiujn novajn signifojn. Tio ne kontraŭindas, nek kontraŭeblas. Do, kuraĝe notu tion en la vortaro.

    ReplyDelete
  4. Tiuj estas utilaj kaj naturaj signifo-plivastigoj.

    ReplyDelete
  5. La fakto, ke eĉ ĉe vorto kiel pano diversaj kulturanoj komprenas malsamajn kromsignifojn, estas jam bone sciata de ĉiu e-isto, kaj estas parto de la ĝuo praktiki tiun ĉi lingvon. Do ni ne pedantu ĉe tro striktaj, malnoviĝemaj vortaraj difinoj. E-o sekvu la evoluojn de vortosignifoj en la moderna mondo.

    En la itala, la vorto ospizio signifas “maljunulejo, malriĉulejo, kompatindulejo” (kaj ofte tiaj institucioj havas la vortumon “Casa di Misericordia” en sia propra nomo), sed la novstila hospice baziĝas sur homa digno de mortonto, ne desupra kompato al mizerulo, do en Italio distinge uziĝas la angla vorto. Dum por la tradicia signifo ekzistas en E-o pluraj bonligvaj eblaĵoj (vd. supre), por la moderna signifo nur hospico taŭgas.

    Glose al Marobin, mi diru, ke mi neniam rimarkis la uzon de la itala ghetto por iu socia grupo mem, sed ja por ties (loka aŭ metafora) kondiĉo de izoliteco, eĉ por riĉuloj (kio en la angla verŝajne estus bubble.) Mi koncedas, ke ofte distingo malfacilas. Eĉ ekzistas ghettizzare (Minnaja: (en)get(t)igi), sed tiuj vortoj, kun sia maldekstrem(et)a aludo al necesa forigo de sociaj baroj, jam sonas iom eksmodaj en lando, kie ĉiuflankaj politikistoj agordas sian diskurson al la reganta dekstremo, kaj ni, kontraŭuloj, nur povas senefike priblogi niajn erarojn, en nia geto.

    ReplyDelete
  6. ”Geto” tutsimple estas fremdulkvartalo (apartigita de la majoritata socio).
    Iam en Eŭropo Judoj estis fremduloj en getoj, nun en Usono multloke tielnomeblaj neblankuloj ludas tiun rolon. En mia lando (Danujo), oni nomas sufiĉe ofte la (apudsociegajn) komunumetojn de la Islamuj-devena enloĝantaro ”getoj”.

    Mi ofte miras pri la (ŝajna) nekapablo de la PIV-redakcio abstrakte aŭ ĝeneralige trakti konceptojn!

    ReplyDelete
  7. En GDEE, kiel tria senco de la vorto "Hospicio" (tiu rilatanta al "azilo por mortontaj malsanuloj" aperas:

    kadukulejo

    ReplyDelete