Tuesday 3 March 2009

ĵosi

Foje mi trovas vortaran tradiciaĵon en Esperanto, registritan vorton kiun tamen neniu efektive uzas.
Ŝajnas al mi, ke tia vorto estas ĵos/i, “provizore kovri per tero la radikojn de plantota planto, por konservi ĝin viva” (PIV). Ĝi aperis, se mi ne eraras, jam en PV (1934), kaj de tie kopiiĝis al la unua kaj dua PIV. Mi metis ĝin en la unua eldono de la vortaro TY, kun la angligo “to heel in” (efektive kun preseraro, “hele”).
Ĝia origino kaj etimologio estas neklaraj. Laŭ Yamasaki ĝi venas de la franca jauge. Tiu franca vorto tamen estas substantivo, kaj france por tiu nocio oni diras mettre en jauge. (Cetere, jauge havas amason da aliaj signifoj: kapacito, gaŭĝo…)
Mi serĉis efektivan uzon de tiu vorto en la TTT. Sed mi trovis nur (i) vortlistojn kaj (ii) miskomprenojn aŭ misuzojn. Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro.
Jen du citaĵoj:
Pro krizo en 2009 jaro «Fanagorija» ĵosos nur 70 hektarojn de vinberejoj, sed dum 2008 jaro, fare de ĝi estis ĵositaj 494 hektaroj

mi opinias, ke knaboj ne "staras majan arbon", sed enterigas (tre malgaja vorto), pli precize, plantas aŭ ĵosas tiun rimarkindan ardon [tiel: evidente devus esti “arbo”]

Sed ĵosi ne estas planti. Ĵosado laŭ PIV estas provizora afero: kovri la radikojn per tero ĝis oni povas vere planti la kreskaĵon. Oni certe ne povas ĵosi (en la PIVa senco) hektarojn de (da?) vinberejoj.
Aliaj konfuzas ĵosadon kun butado. Buti (PIV) estas “kovri per tero la malsuprajn partojn de planto”: oni butas la terpomojn. Angle: to earth up.
Do laŭ la PIVaj difinoj ĵosadon oni faras antaŭ plantado, butadon oni faras monatojn post plantado.
Laŭ unu enreta vortaro esperanta-franca, ĵosi = butter, terrer. Sed butter estas ĝuste buti, kaj por terrer LeP-D donas terkovri.
Ĉu iu efektive uzas ĵos/i en la intencita senco? Multaj verŝajne estos kontentaj diri “provizore kovri per tero”, sen speciala fakvorto.

3 comments:

  1. Mi dubas ĉu mi iam vidis "ĵosi" en reala vivo. Pro scivolo mi serĉis en aliaj vortaroj. Vortaro eo-pl de Tadeusz Michalski donas "dołować" por "ĵosi". Laŭ pl-en-vortaro, "dołować" estas "to bury, to pit" aŭ "to heel seedlings/plants in". Tiu "dołować" aperas en kelkaj pl-eo-vortaroj kun "ĵosi" (kaj ne en kelkaj aliaj), kaj ne en la frua pl-eo-vortaro far Grabowski de 1910...

    Eble origine "ĵosi" estis intence falsa vorto en vortaro por pruvi eventualan senrajtan kopiadon de la vortaraj enhavoj. :)
    Ekzemple:
    http://www.newyorker.com/archive/2005/08/29/050829ta_talk_alford

    ReplyDelete
  2. Vorto kiu aperas nek en la vera uzado, nek en la Akademia Vortaro, kaj kies signifon neniu komprenas, ne estas vera vorto. "Ĵosi" forgesindas.

    ReplyDelete
  3. Bona kapto! Mi ĉiam naive pensis, ke "ĵosi" estas efektiva faktermino bezonata kaj uzata de la Esperantaj ĝardenistoj (ambaŭ el ili...). Nun mi vekiĝis el mia trokredema PIV-hipnoto.

    ReplyDelete