Tuesday 10 March 2009

junk

Junk estas “old or unwanted objects that have no use or value” (LDOCE). Ĝi estas ankaŭ la unua parto de la kunmetaĵoj junk food kaj junk mail.
Junk ne estas sinonimo de litter, “waste paper, cans etc that people have thrown away and left on the ground in a public place”, nek de rubbish (usone: trash, garbage), “food, paper etc that is no longer needed and has been thrown away; objects, papers etc that you no longer use and should throw away”. Plus aliaj signifoj, inkl. metaforaj.
En la unua eldono mi metis
junk = senvaloraĵo(j), fatraso…
litter = malordo, forĵetaĵo(j)…
rubbish = rubo, forĵetaĵo…
trash = …balaaĵoj, rubo
garbage = forĵetaĵo(j), putraĵo(j)
Ĉu mi devus ŝanĝi ion?
En Esperanto, la tradukoj de rub/o en UV indikas, ke du malsamaj sencoj estas Fundamentaj: (i) angle rubble (PIV 1 restaĵoj de ruinigita konstruaĵo; 2 forĵetindaj rompitaĵoj el ŝtono, briko, gipso ks;) kaj (ii) angle rubbish (4 forĵetindaĵoj; 5 senvaloraj, neuzitaj diversaspecaj restaĵoj).
La neoficiala fatras/o = “aro da ne plu utiligeblaj senvaloraĵoj en plena konfuzo” = angle jumble.
Ŝajnas al mi nun, ke sub litter mi devus forstreki “malordo”.

La esprimoj junk food kaj junk mail ne ekzistis kiam mi verkis la unuan eldonon.
Kiel traduki junk food? Certe ne “rubomanĝaĵo”. Eventuale malplenaj kalorioj.
Kaj junk mail? Laŭ Komputeko, junk e-mail = trudmesaĝoj (kp ankaŭ spam/o = spam); do eble tio, kio venas per la ordinara poŝto, estas trudleteroj.

8 comments:

  1. Ĉu estas efektiva diferenco inter anglaj "trash" kaj "rubbish"? Mi ĉiam supozis ke ili sufiĉe samas, do atendus samajn Esperantajn ekvivalentojn. Pri "garbage", la aldona opcio "putraĵo" ŝajnas bona ĉar por mi, "garbage" fojfoje havas aldonan nuancon de "malsekeco" (forĵetita manĝo, odoraĉaj ĥemiaĵoj, ktp), dum "trash" povas esti pli "pura" kaj seka (paperoj, skatoloj, ktp)... sed certe ne nepre. Laŭ tiu "putra malseka" gamo, mi ne scias ĉu "rubbish" pli proksimas al "trash" aŭ "garbage"... Kredeble tiaj nuancoj varias laŭ regiono, dialekto, parolanto, kaj kaprico...

    Ankaŭ al mi "malordo" ŝajnas netaŭga por "litter". "Litter" estas simple faligita aŭ forĵetita rubo sur la grundo anstataŭ en rubujo. "Malordo" ŝajnas ege pli ĝenerala koncepto.

    "Malplenaj kalorioj" ŝajnas iom longa kaj formala/scienca por "junk food". Mi fojfoje aŭdas kaj uzas "manĝaĉo", sed tio eble tro ĝeneralas. Alia longa pli specifa propono: "sennutra manĝo" aŭ "nenutra manĝo".

    En la angla kaj en Esperanto mi fojfoje aŭdas kaj uzas "spam/" en pli ĝenerala senco ("junk mail = spam", eĉ "junk phone calls = spam", do ne nur "junk email")... Kvankam mi ofte bonlingvumas, ial mi ne rezistas la radikon "spam/". Eble ĉar "trudmesaĝo" estas iom longa kaj bedaŭrinde tiaj mesaĝoj (ĉu retaj ĉu paperaj ĉu telefonaj) estas tro oftegaj, do mi sentas bezonon por facila mallonga esprimo por priskribi ilin. Alia bonlingvisma eblo por "junk mail", "spam", ktp estas "rubmesaĝo", kiun mi fojfoje aŭdas kaj uzas.

    ReplyDelete
  2. Mi faris rapidsercxon pri paralelaj tekstolokoj en EU-tradukoj, kaj trovis jenajn nacilingvigojn por "junk food":

    HU egészségtelen ételek
    DE ungesundes Essen
    NL ongezond voedsel
    PL niezdrowa / bezwartościowa żywnośc
    SL nezdrave hrane
    CS nezdravé stravy
    PT alimentos malsãos

    Do, gxis cxi tie: "nesanaj/nesalubraj mangxoj" (estas problemeto kiel esprimi unuvorte en Esp. "ne bonefika por la sano")

    ES comida basura / comida rápida
    IT cibo spazzatura

    Do, ja io kiel"rubmangxo"...

    FR malbouffe

    Do, "mismangxajxo, fimangxajxo".

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  3. iu kontribuis al terminoteko 1992-2 per "esperanto guide to u.s. junk food (and some good stuff) = esperanta gvido al usona sub–nutraĵo (kaj iom da bonaĵoj)"

    ReplyDelete
  4. Serĉoj en la Tekstaro montras, ke por rubble oni efektive plejofte uzas/is pluralon ruboj, distinge de rubbish, rubo, kiu konsistas el rubaĵoj.

    Por litter, ironie kaj eble slange, eblas postlasaĵoj, kiel en: “Post foriro de la festinta amaso, la organizantoj devis forbalai ĉiujn postlasaĵojn”. Mi uzadis tiun esprimon, kiam siatempe mi ofte estis organizanto...

    Al pistike65: jes, junk food estas itale cibo spazzatura, sed en la speco de itala, kiun oni trovas en EU-tradukoj (vort-vorta italigo de anglaĵo). Mian filinon mi instigas al evitado de schifezze (ĝenerale: fiaĵoj), kaj kuracisto parolus pri alimentazione non corretta.

    Por ĉio ĉi laŭ mi tre taŭgas mismanĝ(aĵ)o.

    Pri junk mail, jen gugloserĉoj:
    (trudletero OR trudleteron OR trudleteroj OR trudleterojn OR
    trudmesaĝo OR trudmesaĝon OR trudmesaĝoj OR trudmesaĝojn OR trudmesagxo OR trudmesagxon OR trudmesagxoj OR trudmesagxojn OR trudmesagho OR trudmesaghon OR trudmesaghoj OR trudmesaghojn) +kaj +estas: 217,000 trafoj
    (spamo OR spamon OR spamoj OR spamojn OR spamaĵo OR spamaĵon OR spamaĵoj OR spamaĵojn OR spamajxo OR spamajxon OR spamajxoj OR spamajxojn OR spamajho OR spamajhon OR spamajhoj OR spamajhojn) +kaj +estas: 252,000 trafoj

    Klare, kaj trud- kaj spam- estas vaste, kaj pli-malpli same, uzataj. Cetere, multegaj paĝoj estas trafoj por ambaŭ serĉoj, kaj ne nepre estas diskutoj pri bonlingvismo.

    En miaj serviloj, mi uzas kontraŭspamilon SpamAssassin kaj mi evitas telefonan spamon per respondilo, sed malmulton povas kontraŭ papera spamo...

    ReplyDelete
  5. Por "junk food" necesas trovi ion kun simile malaproba kromsenco. Ĉar tiu akcesora (aŭ eĉ ĉefa) signifo temas pli pri nutra kvalito ol pri manĝa kvalito (ekz. bongusto), mi mem diras malnutraĵomisnutraĵo. Tio donas ankaŭ belajn parolturnojn kun rilataj vortoj: "malnutrejo", "ne malnutru vin!". – Plej sukoplenaj vortoj naskiĝas en reela vivo okaze de bezono: mi ne mirus, se iu parolus pri "mispladoj" aŭ "stomakŝtopaĵo" aŭ...; certe ankaŭ la radiko "rub" utiligeblas ĉi tie.

    Pri nuancoj de la anglaj rubo-vortoj mi ne tre kompetentas, sed mi atendas kun scivolo, kiam vi atingos la aktuale gravegajn vortojn, kiuj rilatas al utiligo de rubo kaj al la provoj nevidebligi ĝin. Por tio oni bezonas vortojn, kiuj ne impresas tro aĉe aŭ forpuŝe.

    Ŝajnas al mi, ke en la angla la termineca vorto estas "waste" (germane eble Müll aŭ Abfall). Mi esperas, ke vi trovos lokon por diversaj specoj de "waste" (inkluzive de "wastewater") kaj por manieroj de "waste management", "(re)processing", por la diversaj "recycl"-vortoj ktp. Jam multo estas en via vortaro, sed ĉi tio eble meritas pli da atento.

    Skribinte iomete pri rilata afero, mi opinias, ke tamen rubo, malgraŭ kelkaj problemoj pri la signifo, devos servi kiel la ĝenerala vorto. Mi skribis ekz. kloak(a )akvo kaj ties puriga proceso, pri forĵetejo (tio eble estas "landfill" en la nuna angla, ne "garbage dump" aŭ sim.) kaj eble io alia. Mi ne estis tute kontenta pri miaj vortoj.

    Male ol "junk food", kiu celas impresi negative, malmotivi (jes), malinstigi, la nove kreiĝantaj vortfamilioj ĉirkaŭ rubo celas motivi, aktivigi, ŝanĝi nian sintenon al tio kio antaŭe estis nur malpura, forĵetinda, neutila, malutila. Tio estas atentinda, se oni volas ke la novaj vortoj enradikiĝu.

    ReplyDelete
  6. Leginte la kontribuon de Harri, mi aplauxdas al "misnutrajxo"!

    (Kaj al Dario mi dankas pro lia precizigo pri "la speco de itala, kiun oni trovas en EU-tradukoj", mem estante cxiutaga produktanto de "speco de hungara, kiun oni trovas en EU-tradukoj"...)

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  7. Dankon, ĉiuj, pro tiuj tre utilaj komentoj.

    Por "junk", nun tekstas jene:
    junk senvaloraĵoj, fatraso; aĵoj; (boat) ĵonko; ~ food mismanĝaĵo; ~ mail trudmesaĝoj

    Ĉe “waste” ĝis nun la sola ŝanĝo, kiun mi faris, estas aldoni ~ disposal. ruboforigo. Pliaj proponoj, Harri, estus bonvenaj.

    ReplyDelete
  8. En Amika:

    comida basura (junk food) submanĝaĵo.

    ReplyDelete