Thursday 19 March 2009

kart, karting

Inventite en Kalifornio en la jaro 1956, karting estas la plej malmultekosta formo de motorsporto. Ĝi estas vetstirado de karts. Kiel ni diru tion en Esperanto?
La veturilo nomiĝas angle kartgo-kart. Kart estas nura ortografia variaĵo de cart = ĉaro. Verbigite, tio donas karting por la sporto.
La sporto nomiĝas ankaŭ france karting, germane KartsportKarting, hispane karting, japane カート(kaato) kaj simile en aliaj lingvoj. (En la ĉeĥa, tamen, oni diras motokáraminikára.)
Sed en Esperanto kart/o (kaj kart/ing/o) jam havas alian sencon.
En la franca-esperanta vortaro de Le Puil k Danvy mi trovis freŝe inventitajn
kart kerto karting kertado
Sed ĝis nun neniu uzas tiun neologismon. Aliflanke ĝis nun ŝajne neniu verkis pri tiu sporto.
Ĉar/o en la ordinaraj sencoj (antikva kaj pli moderna) estas tirata de besto(j). Plej bone ni vastigu ĝian signifon, kaj nomu ankaŭ tiujn sportveturilojn simple ĉar/oj (aŭ motorĉaroj). La sporto siavice nomiĝu ĉar/ad/o (ne konfuzu kun ŝarado!).

9 comments:

  1. Oni vetkuras per dekoj, se ne centoj da diversaj specoj de ĉaroj, kun motoroj aŭ tirataj de bestoj (ĉevaloj, hundoj, kameloj, ...). Kial la vorto "ĉarado" estu rezervita al ĝuste tiu speco de ĉaro?

    Cetere, se vi montrus al mi la bildon, kiun vi elektis, kaj petus min nomi tiujn aferojn, la vorto "ĉaro" tute ne venus en mian kapon. Ili evidente estas "aŭŧetoj"!

    ReplyDelete
  2. Ankaŭ mi pensis, ke tiuj veturiloj nomiĝu "aŭtetoj," eĉ antaŭ ol mi vidis la komenton de Edmund.

    ReplyDelete
  3. Ankaŭ mi pensis, ke tiuj veturiloj nomiĝu "aŭtetoj," eĉ antaŭ ol mi vidis la komentojn de Edmund kaj Nick.

    ReplyDelete
  4. Eble. Sed tio ne estas dodgem cars (usone bumper cars). Tio estas serioza sporto.

    ReplyDelete
  5. “ĝis nun ŝajne neniu verkis pri tiu sporto”? Fakte, en la huraiga kaj ploriga mondo de la esperanta Vikipedio ĉio eblas. En la artikoloj pri Mika Häkkinen kaj Kimi Räikkönen (mondĉampionoj en F1) aperas unufoje jen "kart-aŭtetoj”, jen “kart-aŭtoj”. La aŭtoro eble konsideris la parton “kart” kiel fremdan elementon, ĉar ĝi aperas kursive. Tamen tio montras unu eblan solvon: konsideri la vorterojn “kart”, “F1” (formulo unu, fo unu) kaj eble aliajn, ĉiujn simile, kiel propranomecajn, arbitrajn lingvajn elementojn. “Kart” ŝajnas sufiĉe internacia.

    ReplyDelete
  6. Laŭ mi, aŭtetkonkursado per konkursaŭtetoj.

    Kerto meritis forgeson; kart-aŭteto estas ne la sola strangaĵo de la pli ploriga ol huraiga mondo de la esperanta Vikipedio; se entute enkonduki novradikon, tiam gokart/o estas ebla solvo (kaj la sporto, gokart/ado; bonŝance go/o ne estas kartludo...); siavice karting/o (kaj karting/aŭteto) ne vere altigus la procenton de la jam multegaj duoble analizeblaj vortoj, kiel timus tro sentemaj kolegoj....

    Por dodgem cars (itale autoscontro) Minnaja havas puŝludo (kaj dedukteble puŝlud-aŭtetoj).

    ReplyDelete
  7. Gokartoj kaj dogxemoj al mi sxajnus akcepteblaj, eble cxar la hungara havas ambaux...
    Pusxlud-auxtetoj? Mi neniam divenus ke temas pri dogxemoj. Mia filo pusxludas kun siaj maldogxemaj auxtetoj.
    (Cxu venecianoj havus problemon pri dogxemo?)
    amike
    Istvan

    ReplyDelete
  8. En la Vikipedia artikolo pri Ayrton Senna mi trovis:
    Senna stiris sian unuan gokarton kie [tiel!] li estis 4-jara.

    ReplyDelete
  9. Mi voĉdonas por "gokarto" kaj "gokartado".

    ReplyDelete