Saturday 7 March 2009

kormalsanoj (kardiopatio)

Aĝiĝante, mi pli kaj pli konscias pri la diversaj kormalsanoj kaj ties simptomoj kaj kuracoj.
(1) Kiel ni diru heart failure? Laŭvorte, “kormalsukceso”, sed evidente ne tiel en Esperanto. En la franca oni diras insuffisance cardiaqueasystolie, en la germana Herzinsuffizienz; kaj en PIV oni ja trovas
insuficienc/o Stato de fiziologia malsupereco de organo, ne plu kapabla efike plenumi siajn funkciojn: kora, rena, hepata ~o.

Sed mi dubas, ke ni vere bezonas tiun neologismon. Ĝia etimologio, memevidente, rilatas al nesufiĉeco. Prefere heart failure = kora nesufiĉeco.
(2) Heart attack. La kunmetaĵo koratako estas konata kaj uzata, kun naŭ trafoj en la Tekstaro kaj 13 800 trafoj en kukolo. Tamen ĝi ne troviĝas en PIV. En korfaka (kardiologia) lingvaĵo ĝi estas korinfarkto (5 trafoj en Tekstaro, 800 en kukolo). Heart attack = kor-atako, -infarkto.
(3) Cardiac arrest facile tradukiĝas kiel korohalto.
(4) Coronary artery disease = malsano de la koronariaj arterioj (aŭ ĉu sufiĉus nomi tiujn arteriojn simple kronaj?) Se mi bone memoras, Piron volas diri korŝtopiĝo.
(5) Heart bypass: vidu la diskuton de 15 jan. Korpretervoja operacio.
(6) Coronary angioplasty = koronaria angioplastio, aŭ pli simple riparo de kronarterio. Plej ofte with the insertion of a stent = kun enmeto de stento. Se juĝi laŭ Vikipedioj diversingvaj, “stent” estas plene internacia: ĝi troviĝas almenaŭ en la franca, germana, hispana, portugala, sveda, norvega, pola, nederlanda, hebrea, japana (ステント, sutento) kaj rusa (ĉi-laste en la formo стентирование stentirovanie “stentado”).
(7) Pacemaker = korstimulilo, korritmigilo, korpaŝilo? (Laŭ Krause, sub Schrittmacher, faklingve ankaŭ pejsmejkro. Dankon, ne.)

8 comments:

  1. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  2. Piron proponis:

    infarkto de miokardio = kormuskola tubŝtopiĝo

    Kaj, surbaze de tio, mi verkis trivortan romanon:

    Elmalliberulinejiĝinte ŝi kormuskoltubŝtopiĝmortis.

    ReplyDelete
  3. Mi uzis en iu beletra traduko "insuficienco", gxuste cxar mi trovis gxin en PIV - eble ankaux mia kunteksto estis suficxe faka por pravigi tion.
    Sed gxenerale "kora nesuficxeco" certe tauxgas, aux ecx ""kora nesuficxo"... suficxas.
    Mia patro mortis, siavice, je anevrismo de aorto - se la esprimo gxustas.
    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  4. En la plimulto de bazaj vortaroj verkitaj de viroj mankas la esencaj vortoj, kiujn multaj virinoj uzas kaj bezonas ĉiutage:

    eyeliner = okulstrekaĵo?
    top = brustvesto?
    PMS = antaŭmenstrua sindromo?
    eyeshadow = ombroŝminko?
    lipstick = lipruĝigilo?
    blush = vangoruĝigilo?
    mascara = okulhara inko? okulhara ŝminko?

    Ĉu vi aldonos tiajn vortojn?

    Notu ankaŭ, ke mi movis mian vortaron al http://esperantodictionary.org kaj baldaŭ la alia adreso ne plu funkcios (kaj intertempe ne plu estos aktuala).

    ReplyDelete
  5. En komento al "zapi" mi skribis, ke estas iom frustre, se diversaj vortaroj proponas malsamajn vortojn aŭ dirmanierojn por la samaj konceptoj. Indus unuecigi!

    Sonja: "En la plimulto de bazaj vortaroj verkitaj de viroj mankas la esencaj vortoj, kiujn multaj virinoj uzas kaj bezonas ĉiutage". Mi konsentas. Nu, ĉu vi povus krei paĝojn pri tio en la esperanta Vikipedio?

    Se oni farus same pri aliaj vortfamilioj (kormalsanoj, kolvestoj ktp) eble oni kontribuus al tia dezirinda unuecigo.

    ReplyDelete
  6. @sonja: kompreneble jes, kiom mi povos. Proponoj kaj kontribuoj estos bonvenaj.
    Dankon pro la nova retadreso de via vortaro, kiun mi rekomendas al ĉiuj.

    ReplyDelete
  7. Ĝenerale ĉiuj esprimoj listigitaj de John ŝajnas tute bonaj. Ankaŭ "stento" kredeble estas tute en ordo, sed iel venis al mi en la kapon la ideo diri "organskafaldo". Eble kiel klariga alternativo ĝi povus iam utili.

    ReplyDelete