Sunday 15 March 2009

microlight, hang-glider, jet ski

Jen tri veturiloj inventitaj en la pasintaj tridek jaroj: du aeraj kaj unu akva.
Microlight estas speco de aeroplano, motorhava aviadilo, sed treege malpeza kaj malrapida. Tiu nomo ŝajnas esti ĉefe brita: en Usono oni parolas pri ultralight (kun iom alia difino) kaj pri light-sport aircraft. Mi metis
microlight ultramalpeza aviadilo


• Eĉ pli malpeza, kaj sen motoro, estas hang glider. Ĝi estas speco de glisilo, kiun la piloto stiras ĉefe per ŝovado de sia korpopezo; la piloto pendas sube, ligite per rimenoj. Kutime la sola flugilo estas triangula (deltoforma). En PIV troviĝas deltaplan/o. Kun iom da hezito mi metis
hang-glider deltaplano


• Sur la akvo oni povas sporti per malgranda unupersona motorveturilo kun potenca motoro, jet ski (komence tio estis markonomo de Kawasaki).
Per kukolo mi trovis unusolan uzon de la esperantigo ĵetskio (kvankam en la angla nomo temas pri "jet" (ŝpruco), ne pri ĵeto).
Ĉu mi maltrafis eventualajn aliajn Esperanta-nomojn efektive uzatajn?
En diversaj lingvoj mi trovis la nomojn motomarine, Wassermotorrad, ジェットスキー (ĝettosukii), vesiskootteri.
Do la franca kaj la germana parolas pri “akvo-motorciklo”), la japana uzas la anglan vorton. Inspirite de la finna, mi proponas ke ni nomu ĝin akvoskotero.
jet ski akvoskotero

10 comments:

  1. Vi povus aldoni: deltaplano, flugdelto.

    Kaj por tiuj kun motoro: motordelto.

    jorge

    ReplyDelete
  2. "Ultramalpeza"?? Ĉu "ultra-" estos menciita en la vortaro kiel efektiva Esperanta prefikso?

    Mi preferas "malpezega" aŭ eble "ekstremmalpeza".

    ReplyDelete
  3. Mi konsentas kun Bertilo, ke "ultra" estas tute evitinda.

    Mi scias malmulton pri tiaj veturiloj, sed mi ŝatas la vorton "akvoskotero."

    ReplyDelete
  4. Ankaŭ al mi "ultra" ŝajnas "kontroversa". ;)

    ReplyDelete
  5. Nu, ultra- estas neevitebla en scienco kaj tekniko (ultraviolaj radioj ktp.), sed ĉikaze simpla -eg- laŭ mi povas sufiĉi, des pli, ke ĝi neŭtralas inter ultralight kaj microlight. Mi konsentas kun la bertila malpezega aviadilo.

    Vi prave hezitas ĉe deltaplano, ĉar ĝi vere nur estas franca (aŭ itala) kun o-finaĵo. Ekzistas tamen aliaj eŭropaj lingvoj kun nomo, kiu iel entenas delta. La sola kialo ne pledi por pendglisilo estas, ke tiu aparato jam malpopulariĝis, kaj por historiaj priskriboj deltaplano taŭgas same kiel fonografo. La nune furora aparato, almenaŭ ĉi tie, (hieraŭ mi vidis almenaŭ dek: ili ekflugis de la monto apud mia domo) estas paraglider, kiun oni povas pli facile stiri (jes!) kaj kiu estu senprobleme glisparaŝuto.

    Motorhava deltaplanoido, kiu estas tamen nun populara ĉi tie (hieraŭaj ekvidoj: unu) estas trike, kaj estas tio, por kio Jorge proponas motordelto. Ne fidu la vikipediajn francigon respektive italigon: eble inĝenieroj parolas pri pendola malpezega aviadilo kaj simile, sed la popolo diras motordeltaplano. Mi ne sukcesis trovi esperantlingvajn menciojn de tiu aparato. Mia propono estas flugtriciklo.

    Kio pri akvoskotero? Bona klopodo, sed laŭ mi neuzebla, ĉar aqua scooter estas tute alia, subakva, veturilo. Ni, iom grumble, akceptu restadon ĉe ĵetskio.

    ReplyDelete
  6. Aŭ ĉu eble ĝet/ski/o, kun “popoletimologia” elemento ĝet/o?
    Mi akceptas la admonon pri ultra-.

    ReplyDelete
  7. Aŭ "jetskio" aŭ "reaktorskio" ĉar kredeble la angla nomo aludas jet/reaktor-teĥnologion?
    http://en.wikipedia.org/wiki/Pumpjet
    http://en.wikipedia.org/wiki/Jet_engine
    (Ŝajnas ke angla "jet" priskribas teĥnologion de tiaj motoroj, sed (nekonvene) Esperanta "jeto" estas specifa nomo de aviadilo kun tia reaktora teĥnologio, laŭ PIV2002... aŭ eble PIV fuŝetas tiel kun tro limigita difino de "jeto"? Mi vidas artikolon pri "jetmotoro" en Vikipedio, ekzemple: http://eo.wikipedia.org/wiki/Jetmotoro)

    "Jetski" ja estas firmaa marko; supozeble antaŭe oni nomis ilin "personal watercraft", do eble "persona motorboato" aŭ "unuhoma motoroboato" aŭ "motorboateto"?

    ReplyDelete
  8. Mi nun konsentas, ke ambaŭ jet/ski/o (kun tre konvena signifoplivastigo de jet/) kaj la amuza “popoletimologia” ĝet/ski/o (normale malpermesita proksime de ĝetoj) etas pli bonaj ol ĵetskio (kiu pensigas pri eventuala alia sporto, en kiu on plej malproksimen ĵetu siajn skiojn!)

    ReplyDelete
  9. microlight: ultraleĝera, kiel alternativo por eviti mal-
    jet ski: eble neologisme ĵatski/o

    ReplyDelete
  10. En Amika:
    ala delta (hang-glider) deltaplano

    Via "akvoskotero" estas tre bona. Mi notas.

    La "ultramalpeza..." estas pezega.

    Estus bone se la esperanta kulturo daŭre ĉerpas el si mem por konstrui vere esperantajn ekvivalentojn. Ekzemple, jam de longe oni uzas la formon "poŝ-" por paroli pri etaj porteblaj aparatoj: poŝtelefono, poŝkalkulilo, ktp.

    Eble, rilate al etaj, leĝeraj flugantaj objektoj (mi pensas eĉ pri la nuntempaj spionavioj) oni povus enkonduki la formojn kun "muŝ-"

    muŝ-avio

    Aŭ ion similan .

    ReplyDelete