Wednesday 25 March 2009

piggyback

Nebezonataj francismoj en PIV, ĉap. 94.
Ĉu vi konas la vorton ferut/i? Ne? Tiel mi supozis.
Laŭ PIV,
ferut/i Transporti kamionojn aŭ remorkojn sur fervojaj vagonoj. ~a. Kamion-sur-vagona. ~ado Transportado de kamionoj per surtraka ŝoseo.
Tio estas france ferrouter, ferroutage. La angla termino por tiu agado estas piggybacking, laŭvorte porkodorsado. Tamen piggyback estas multe pli vastsenca vorto: ĝi ne limiĝas al fervoja portado de kamionoj sed povas esti portado permara, perkamiona, eĉ ja homa. Simile la germana Huckepack. (La japanoj pruntis ピギーバック(pigiibakku), sed mi ne scias kiel vastsence.)
La unua senco en kiu ordinara anglalingvulo renkontas tiun vorton estas kiel infano, kiam plenkreskulo “gives you a piggyback” (vidu bildon). En Esperanto ni dirus porti sur la dorso.

En figura senco, do, la fervoja vagono “gives a piggyback” al la kamiono, portante ĝin sur sia “dorso”. Ekzistas aliaj figuraj uzoj de la angla vorto: videos that piggyback on the success of proven TV programs (videoj, kiuj rajdas sur la sukceso de establitaj televidprogramoj); how can I prevent other people from piggybacking onto my connection? (pri retkonekto: kiel mi povas malhelpi, ke aliaj rajdu sur mia konekto?) [ekzemploj el LDOCE].
Ekzistas alia termino en la franca, kiun PIV tamen ne frajis: merroutage, nome porti kamionon ktp per ŝipo. Oni vidas, ke tiuj vortoj estas kvazaŭkunmetaĵoj, ferroutage (fer-) kaj merroutage (mer- = mar). La PIVa ferut/i ne permesus tian paraleligon, sed necesigus apartan radikon por la mara portado.
Mi metos:
piggyback porti sur la dorso; rajdi sur la dorso
—kio adekvate kovras ĉiujn sencojn per Fundamentaj radikoj.

9 comments:

  1. Jes, mi tute konsentas, neniel necesas plia radiko kaj viaj proponoj estas bonaj.

    Se traduko por to give a piggyback mankas en Hejma Vortaro, tio signifas, ke porti sur la dorso sufiĉis jam por multaj denaskulaj familioj. Same rajdi sur (ondo de) sukceso. Feruti kaj *meruti ne ekzistu, ili simple signifas trajne, ŝipe transporti. Aliflanke, por aliaj figuraj uzoj, la radiko parazit/ estas miaguste iom pli suka: Iu parazitas en mia retkonekto.

    ReplyDelete
  2. Antaux ol komplete forkondamnni „feruti”, eble necesus aktive peti fakan opinion de fervojistoj. Ne pro nenio ili estis (estas?) inter niaj plej fervoraj (sen vortludo!) terminologoj. (Pensu pri la okmiltermina Fervoja terminaro, ekstermovade eldonita en 1995. Kvankam, notinde, la multlingveco sxajne sxrumpis en la Euxropo de fervojistoj, vidu la EU-subvenciitan, sxajne nur-anglan http://www.railwaylanguage.com .)
    Tre povas esti ke oni bezonas apartan vorton por ferutado, des pli ke, almenaux en Hungario, oni distingas ankaux subspecojn. En la hungara, la baza koncepto estas “kombinált fuvarozás”, kombinita (var)transportado, enhavanta diversajn kombinojn de sxosea, sxipa kaj vagonara transporto. Mi ne scias multon pri la temaro, sed tra la 90aj jaroj mi kolektadis materialon i.a. gxuste pri kombinita transportado en Okcidenta Euxropo por mia patro, kiu post pensiigxo reciklis sin faka jxurnalisto pri fervojoj.
    Ni certe bezonus terminon por ferroutage kaj ecx por transroulage kaze ke ni bezonus traduki la Direkticon 98/76/EK de la Konsilio :
    Les entreprises exerçant la profession de transporteur de marchandises par route avant le 1er octobre 1999 au moyen de véhicules dont le poids maximal autorisé se situe entre plus de 3,5 et 6 tonnes, doivent (…) connaître les différentes techniques du transport combiné par ferroutage ou transroulage…

    Amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  3. Cetere, surprizas min ke laux Vi sur la bildo okazas "portado sur la dorso", dum la infano sidas klare ne sur la dorso, sed sur la sxultroj. Cxu nacilingva influo? En la hungara ni ecx tre strange diras: "porti infanon en (!) la kolo (!)".

    Jen vere surdorsaj portadoj:

    http://lab.77agency.com/wp-content/uploads/piggybacking.jpg

    http://i.pbase.com/u22/ageojo/large/20638193.PiggyBacking.jpg

    Sxajne, do, "piggybacking" en la angla povas okazi same surdorse kiel sursxultre?

    ReplyDelete
  4. Mi ŝatas vian difinon. Tamen, pistike65 pravas, ke "piggybacking" povas signifi ankaŭ "porti sur la ŝultroj," aldone al "sur la dorso."

    PIV'aĵoj kiaj "feruti" min vomvoligas.

    ReplyDelete
  5. Nu jes István, mi submetiĝos al via profesia juĝo kaj akceptos la defion:

    connaître les différentes techniques du transport combiné par ferroutage ou transroulage

    Mi serĉis en Eur-lex la tekston de tiu Direktivo, haveblan en 22 lingvoj (mankas la irlanda, sed tion mi supozis :-) ).Mi konsultis plurajn el ili, kaj en neniu, krom la franca, troviĝas ferut/. Plej problemas transroulage, ĉe kiu grekoj kaj multaj aliaj kapitulacis kaj simple uzis la anglan roll-on roll-off, italoj havas longan (tamen trafan) parafrazon, kaj ni mirakle havas (preskaŭ) zamenhofan transruliĝadon. Do jen:

    EN: be familiar with the various techniques of "piggy-back" and roll-on roll-off combined transport

    DE: die Verfahren des kombinierten Verkehrs Schiene/Straße und des 'Roll-on-roll-off'-Verkehrs kennen

    IT: conoscere le varie tecniche del trasporto combinato rotaia-strada o con navi traghetto a caricamento orizzontale

    ES: conocer las diferentes técnicas de transporte combinado ferrocarril-carretera o por transbordo roll-on, roll-off

    EL: να γνωρίζει τις διάφορες τεχνικές συνδυασμένων μεταφορών σιδηροδρομικώς ή με πορθμεία roll on/rol off

    Mia provo (bonŝance burokrataĵoj ne devas esti literature belaj!):
    koni la diversajn teĥnikojn de kombinita ŝosea-fervoja transportado kaj de en- kaj elŝipiĝa transruliĝado

    Pri surdorsa aŭ surŝultra pozicio: en Italio la uzata esprimo varias laŭ regionoj, ekz-e en Toskanio oni diras “en kolo”, alie “ĉevalume”, ktp. En E-o ĉio dependas, ĉu laŭ vi ŝultroj estas parto de dorso, ĉu ne. Opinioj certe varias, sed ĉikaze ni kompatu la E-lingvajn infanojn, kiuj (mi nur supozas, vi ja konstatis) certe kapablas koni kaj nomi dorson (“dosson”) multe pli frue ol ili kapablas artikulacii “ŝltr...”

    ReplyDelete
  6. Mi estas impresita de dariokabe (lia pseuxdonimo ne hazarde preskaux anagramas akribion!)...
    Lia solvo certe meritas plej altan poentumon.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  7. Indus esplori, kion uzas esperantaj fervojistoj. Eble ili jam delonge uzas "feruti", eble ion tute alian.

    Jorge

    ReplyDelete