Saturday 28 March 2009

pluratletismo

En la angla, kaj pli-malpli internacie, ekzistas grekdevena serio da nomoj por atletokonkursoj en kiuj oni devas kombini plurajn sportfakojn (aŭ “disciplinojn”, sed tio laŭ PIV estas evi). Ĉiu el ili nomiĝas laŭ la formulo Xatlon, kie X estas greka nombrovorto. En la angla (mi ne certas pri aliaj lingvoj) ekzistas paralela serio Xatlet, por la koncerna sportisto.
Tiel ni havas angle biathlon (2: skii kaj pafi), triathlon (3: naĝi, kuri, bicikli), pentathlon (5), heptathlon (7), decathlon (10); kaj por la homoj biathlete, triathlete,….
En Esperanto tio povas fariĝi biatlon/o (2), triatlon/o (3), pentatlon/o (5), heptatlon/o (7), dekatlon/o (10); kaj biatlon/isto, triatlon/isto ktp.
El tiuj radikoj PIV havas nur pentatlon/ kaj dekatlon/. Biatlon/ kaj triatlon/ estas en Nagy, La Sporta Lingvo en Esperanto kaj troviĝas ankaŭ en Vikipedio.
La grekaj fontvortoj por la lasta parto estas ἆθλον (athlon) ‘premio’, ἆθλος (athlos) ‘konkurso’, kaj ἀθλητής (athlētēs) ‘premibatalanto’. Pro tio kelkaj lingvoj skribas -th- kaj ni anglalingvanoj prononcas [θ], ne [t]. La japanoj prenas la anglan prononcon (ne la skribon) kaj japanigas ĝin, kun [s]: バイアスロン baiasuron, トライアスロン toraiasuron, ….
En iuj lingvoj oni tamen havas solvon el internaj rimedoj, laŭ la modelo “du-batalo, tri-batalo…”. Tiel en la germana oni diras Fünfkampf (“kvinlukto”), Siebenkampf, Zehnkampf. (Tamen la germanoj ŝajne tamen havas Biathlon kaj Triathlon.)
Nagy akceptas la nomojn Xatlon/o kun escepto de la dekparta, por kiu li diras dekparta atletiko.
Antaŭ unu jaro okazis diskuto pri tiu temo en la Guglogrupo La Bona Lingvo. Tamen la tie proponitaj solvoj triparta (atlet-, sport-)konkurso ktp estas terure pezaj kaj ne ebligas pluformi la nomon de la isto. (La angla triathlete devus esti “partoprenanto en triparta atletkonkurso”).
Oni povus tamen akcepti la pli koncizan serion du/batal/o, tri/batal/o, kvin/batal/o, sep/batal/o, dek/batal/o, kun -isto por la atleto. Mi inklinas rekomendi tiun solvon: aŭ ĉu mi preferu la grekaĵojn?

8 comments:

  1. esperantigo per x-batalo ne sonas tre kontentige: per tribatalo mi spontanee komprenas, ke temas pri batalo inter tri homoj, aŭ de tri homoj kontraŭ io -- tute ne sinsekvo de tri ne nepre batalaj sportaĵoj.

    ĉu ne pli bonus io simila al la titolo de ĉi tiu noto, nome duatletaĵo, triatletaĵo...? la sportistaj nomoj duatleto, triatleto ne tiom trafas, sed mi ne imagas ion pli bonan.

    ReplyDelete
  2. La batalaj formoj pli bonas ol la grekaj, sed ili ŝajnas germanecaj kaj ne internacie evidentaj. Se mi vidus tiujn vortojn eksterkuntekste mi ne tuj komprenus la signifojn.

    La propono de Ĵeromo estas eblo. Mi ne scias. Estus domaĝo enporti tiom multe da grekaj neologismoj, ĉar oni teorie povus havi tre elegantan solvon esperantan.

    ReplyDelete
  3. Jen iom freneza ideo: duatlono, triatlono, kvaratlono, kvinatlono, kun -atlon- kiel neologismo sed kun esperantaj nombrovortoj. Mi ne efektive proponas ĉi tion, mi nur pensumas.

    ReplyDelete
  4. kial ne havi kaj la grekajxojn kaj la elinternajxojn? Esperanto havu sinonimojn; floru cxiuj floroj.
    amike
    Istvan, triatlonisto (nagxado, biciklado, Esperanto)

    ReplyDelete
  5. Mi malkonsentas, pistike65. Floru ĉiuj floroj en la naciaj lingvoj, ne en tiu por ĉiuj popoloj.

    ReplyDelete
  6. Mi konsentas ke Nick malkonsentu. Floru ja cxiuj floroj :-)
    Tamen, sinonimoj estas beno por Esperanto. Aliflanke, mi komprenas ke John bezonas kaj sxpari spacon kaj montri sian vortaristan preferon al iu(j) el la proponeblaj solvoj.
    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  7. Se mi malŝatas “la francan kun o-finaĵoj”, mi certe ne ŝatas “la (malnovstilan) germanan kun E-radikoj”, kian prezentas la X-bataloj. Batalo en E-o ne havas tiun signifon! Des pli, ke niaj sportoj en la germana nomiĝas Biathlon kaj Triathlon, dum Zweikampf kaj Dreikampf estas neniel specifaj. Legante ĉilastan paĝon (pri halterlevado), oni trovas ein Dreikampf, ein Fünfkampf, do oni konstatas, ke temas pri ĝeneralaj terminoj por ajnaj plurkonkursaj sportoj, uzataj antonomazie nur kiam mankas alternativo (ekz-e Fünfkampf, ĉar germanoj ŝajne nomas Pentathlon nur la pragrekan varianton.)

    Verŝajne ni bezonas kaj ĝeneralajn terminojn por plurkonkursaĵoj (ekz-e trikonkursaĵo estas ĉia trikonkursa atletismo), kaj specifajn nomojn de unuopaj sportoj.

    La plej eleganta solvo, novradiko atlon/ kun prefiksaj E-aj nombroj, permesus ankaŭ iam paroli pri akv/atlon/o, sed tiam du/atlon/o devus signifi duathlon, kurado plus biciklado, dum por biathlon, (ski)kurado plus pafado, ni devus resti ĉe biatlon/o aŭ uzi la vere bonligvajn alternativojn, laŭ modelo de la norvega skiskyting, ski/paf/ad/o (vintra), aŭ kur/paf/ad/o (somera).

    Ĉar en konciza vortaro finfine temas nur pri ses anglaj vortoj mi listigas mian konkretan proponon:

    biathlon skipafado, biatlono; summer ~ kurpafado
    duathlon duatlono
    triathlon triatlono
    pentathlon pentatlono (or kvinatlono)
    heptathlon heptatlono (or sepatlono)
    decathlon dekatlono

    kaj la istoj estu nur -istoj.

    ReplyDelete
  8. @dariokabe: al mi plaĉas la propono pri nova radiko atlon/. Dankon pro tiu ideo.

    ReplyDelete