Monday 30 March 2009

shopping mall

Antaŭ kvardek jaroj, kiam aperis la unua eldono de la vortaro, la angla vorto mall havis (almenaŭ por mi) nur unu aktualan sencon: “a sheltered walk or promenade” [COD]. Pro tio mi donis nur unu tradukon: korso (“larĝa strato aŭ aleo, priplantita per arboj k servanta kiel publika promenejo en urbo, precipe mediteranea” [PIV]). Tio bone priskribas The Mall antaŭ Palaco Buckingham en Londono (se forgesi pri “mediteranea”).
Tamen hodiaŭ mall akiris duan signifon, kiu fariĝis la ĉefa: “an enclosed shopping precinct” [COD]. OED karakterizas tiun sencon “ĉefe nordamerika, aŭstralia, novzelanda” (ĉar ni britoj diras shopping centre).
LDOCE: mall = a large area where there are a lot of shops, usually a covered area where cars are not allowed.
Kiel nomi tiun ĉirkaŭbaritan vendoterenon, “kun multe da vendejoj/butikoj/magazenoj, kutime kovritan terenon, kie oni ne allasas aŭtojn”?
La superbazaro de PIV (“grandsurfaca butikego, provizita per oportuna aŭtoparkado, kaj praktikanta raciigitan vendometodon, precipe memservadon, por ĉiuj varoj de kuranta uzado”) estas la angla supermarket — kiun la popolo (sed ne la vortaristoj) emas esperantigi kiel supermerkatosupermarkto.
Sed en unu mall povas esti pluraj tiaj superbazaroj kaj multaj aliaj vendejoj/butikoj/magazenoj.
Ŝajnas al mi, ke ankoraŭ ne ekzistas stabila Esperanta nomo de mall.
Kion fari? Unu ebleco estus vastigi la sencon de korso, paralele kun la vastigo de mall en la angla.
Alia estus ekzemple komerca centro (sed tio estas pli ĝuste tuta kvartalo, kun aŭtoj kaj ne ĉirkaŭbarita-kovrita). Aŭ, laŭ la germana Einkaufszentrum kaj la brita shopping centre, butikum(o)centro (Krause). Eble plej bone tiu lasta.

13 comments:

  1. Kio pri "butikaro" simple? Aŭ se oni sentas bezonon emfazi la internecon, "interna butikaro"? (Ja fojfoje iomete ambiguas ĉu "mall" estas nepre nur interna afero, ĉar iuj "mall"-oj havas iom da eksteraj lokoj.)

    ReplyDelete
  2. Mi kutimas uzi "komerccentro", probable pro franca influo. Laux mi "komerca kvartalo" ne estas sama afero, ja gxi ne situas nepre en la urbocentro.
    Cetere, por mi "butikumi" estas viziti vendejojn por sin distri, dum por "einkaufen" mi uzas "acxetumi, fari acxetojn".
    Kaj mi rimarkas ke gxis nun mi sxajne misuzis "cxiovendejo", cxar cxe ni gxi estas la familia uzo por "supermarket". (Nu, en la realo oni pli ofte diras la markonomon de la koncerna ejo, cxu ne? Ni acxetumas en Auchan, Delaize, Colruyt kaj Cactus.)
    amike
    István

    ReplyDelete
  3. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  4. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  5. Mi konsentas kun Russ ke "butikaro" eble funkcius. Estas malpli longa ol la aliaj ebloj. Mi nek scias nek havas fortan opinion pri viaj proponoj. Estus bone havi mallongan vorton.

    Io atentendas: ankaŭ en la usona uziĝas "shopping center," sed kun malsama signifo. En la usona lingvo (aŭ almenaŭ en mia ideolekto), ĉi tio estas "shopping center."

    ReplyDelete
  6. En mia mezusona dialekto, "shopping center" kaj "mall" preskau samsignifas. La foto de Nick estas lau mi "strip mall". Foje oni diras "shopping center" pri butika kvartalo, kiajn oni nuntempe konstruas en diversaj urboj.

    Lee

    ReplyDelete
  7. Mi konstatas, ke ĉiuj komentintoj uzas la esprimon komerca/butika kvartalo sammaniere. Ni iru do al mall.

    En la itala ni uzas centro commerciale ĉiam, kiam pluraj apudaj (grand)vendejoj komune uzas iun speciale konstruitan infrastrukturon, ĉu simple komunan parkejon, ĉu nur piedireblan kovritan spacon de kies interno oni eniras en la unuopajn vendejojn, ks. Do viaj ekzemploj de “(strip) mall”, “shopping centre/er” ktp. ĉiuj estas komercaj centroj por mi. Mi kredas, ke unu ombrela esprimo taŭgas por E-o ankaŭ, ĉar, malgraŭ tutmondiĝo, en diversaj landoj oni havas iom diversajn realaĵojn.

    Ial, certe pro nacilingva influo, mi rezistas kontraŭ la uzo de butik/ por iuj komerc-centraj vendejoj. Tiu radiko laŭ mia persona sento plej bone aplikiĝas al tradiciaj butikoj, kie vi eble povas babili kun la nepo de la fondinto, ne mem prenas la aĉetaĵojn sed petas ilin al komplezema deĵoranto, kaj eble trovas pli altkvalitajn varojn ol en la amaskomercejoj. Laŭ mi ĉiuj butikoj estas vendejoj, sed ne ĉiu vendejo estas butiko.

    Tial mia propono estas vendeja centro (aŭ vendejaro).

    ReplyDelete
  8. mi ne tute konsentas kun dariokabe. por mi ankaŭ bazaro aŭ aŭkciejo estas vendejoj, kaj sekve mi uzas la esperantan butikon sufiĉe vaste, kvankam la responda francaĵo ne nur ŝrumpis al tradiciaj vendejetoj sed eĉ surprenis malfavoran nuancon (butiketo, butikaĉo).

    miaopinie butikaro bonas, komerca centro sufiĉe internacias kaj elastas laŭ senco, kaj por la tegmenthava mall oni probable povas precizigi per halo: komerchalo aŭ simile...

    ReplyDelete
  9. Kiam mi vidis la temon de ĉi tiu afiŝo, mia reago estis la sama kiel tiu de Russ: butikaro. Almenaŭ en Usono tio estas tio, kio estas mall: aro da butikoj en unuopa konstruaĵo.

    ReplyDelete
  10. Ni kutimas diri aĉetcentro.

    ReplyDelete
  11. Butikaro sufiĉas ankaŭ al mi...

    ReplyDelete
  12. Laŭ mi plej taŭgas la propono de Kalle, do "aĉetcentro".

    ReplyDelete
  13. En GDEE:
    komercocentro, vendejaro, butikaro.
    En PIV:
    komerca centro.

    ReplyDelete