Friday 27 March 2009

tax haven

Haven estas unu el tiuj anglaj vortoj kies etimologia parenco troviĝas en Esperanto, tamen kun iom alia senco. La ĉefa signifo de haven/o en Esperanto estas “…loko kie ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- kaj el-ŝarĝadon ktp” (PIV). En figura senco ĝi estas ankaŭ rifuĝejo. En la angla, tio estas harbour, harbor.
Kvankam la praa senco restas en la angla en la nomoj de diversaj lokoj (Whitehaven, Milford Haven), la angla vorto haven nun havas nur la azilan sencon:
haven a place where people or animals can live peacefully or go to in order to be safe
The riverbanks are a haven for wildlife. | In the middle of the city, this garden is a haven of tranquillity. [LDOCE]
Ni havas ankaŭ la frazeologiaĵojn safe haven (“sekura haveno”) kaj tax haven (“imposthaveno”)
safe haven a place where someone can go in order to escape from possible danger or attack. The prime minister wanted to create a safe haven for the refugees.
tax haven A place where people go to avoid paying high taxes in their own country
La franca esprimo por tax haven estas paradis fiscal (“fiska paradizo”); la germana Steuerparadies (“impostparadizo”).

En la TTT mi trovis unu uzon de imposthaveno kaj unu de fiska paradizo, sed pli ol cent de impost(-)paradizo, kiu cetere listiĝas en ReVo (sub paradiz/o).
Liĥtenŝtejno estas malgranda, same neŭtrala lando en Mezeŭropo, ĉirkaŭita de Svisio okcidente kaj de Aŭstrio oriente, kiu estas konata kiel vintra sporta feriejo kaj imposthaveno.
Sed se vi oferos al la interesoj de minoritato la komunajn riĉaĵojn de socio atentema pri siaj membroj, vi spektos la disvolvon de malbonefikaj sociaj kuntekstoj sub la okuloj de feliĉe gapantaj ĵurnalistoj: skandala socia malegaleco, senpuneco de la multnaciaj entreprenoj kaj de la ĉefdecidantoj, fiskaj paradizoj, kaj sensenca urboetendiĝo, pri kiu estas sciate, ke ĝi multigas la homajn dramojn.
« Impost-paradizoj » aŭ la kontraŭleĝa financo [titolo de artikolo]
impostparadizo (figure) £ Regno aŭ provinco, kiu per tre malaltaj impostoj instigas riĉajn homojn aŭ kompaniojn al instaliĝo: bankoj kiuj laboras kun impostparadizoj [ReVo]

Ŝajnas al mi, ke estas bone akcepti tiun signifoplivastigon ĉe paradiz/o.
Mi kredeble metos
haven rifuĝejo, azilo; tax ~ impostparadizo

5 comments:

  1. absolute konsentite pri impost(o)paradizo.
    Diverslingvaj ekvivalentoj en EU-lingvoj sugestas same, krom kelkaj sporadaj "oazoj" kaj "havenoj".
    John, Via vortelekto sxajne influigxas de l'aktualo...? Jxus "mia" prezidento minacis abdiki kiel kunprinco de Andoro... (Eble Silfer pretus lin anstatauxi?)

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  2. Absolute konsentite pri impost(o)paradizo ankaŭ ĉi tie.

    ReplyDelete
  3. Ankaŭ mi konsentas pri impostparadizo.

    ReplyDelete
  4. Ankaŭ mi akceptas "impostoparadizo" tiasignife, sed logike "impostorifuĝejo" devus esti pli klara, ĉu ne?

    ReplyDelete