Sunday 8 March 2009

hot dog


Unu usona esprimo kiu sukcese invadis la britan anglan lingvon dum mia vivo estas hot dog, t.e. manĝaĵo konsistanta el kolbaso metita en tranĉita bulko. Laŭvorte ĝi estas ‘varma hundo’, sed nur ŝerce oni povus nomi ĝin tiel en aliaj lingvoj.
Se mi bone komprenas, en Usono hot dog povas esti la kolbaso mem, sen la bulko. En Britujo hot dog estas nur la kombinaĵo de kolbaso kaj bulko.
Ĉar la kolbaso estas de tiu tipo, kiun usonanoj nomas frankfurter, Benson proponas, ke ni nomu ĝin frankfurto kaj la kombinaĵon frankfurta bulko. Mi kredas, ke li ne trovis sekvantojn.
(Rimarku, ke Benson — profesia tradukisto rusa-angla — ne eskapis la influon de la rusa. “Ili” devus esti “aŭ”.)

En Vikipedio fiere staras… hotdogo. Neimitinde.
Kiel prave atentigis Luis Guillermo, la angla vorto ne estas internacie konata. (Nek la koncepto.)

Prefere ni diru, kun PIV, kolbasobulko — malgraŭ ties iom nekomforta tiea difino kiel “brogita kolbaso kun mustardo ŝovita tra bulko”. (Sed ĝi povas esti rostita, ne brogita; la mustardo estas nedeviga; kaj en ĉiu okazo ŝovita tra la bulko estas ne la mustardo, sed la kolbaso.)
La brita sausage roll estas io tute alia, kiun eble ni povus nomi kolbaspirogeto.

6 comments:

  1. En Danujo oni adoptis la Usonan nomon por ĉi manĝaĵo, kaj se mi al hazarda persono surstrate dirus ke tiu vorto ne internacie konatas, ŝli ne kredus min…

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas pri kolbasobulko.

    Tamen, kiam temos pri hamburger, cheeseburger, chicken burger kaj simile, mi malpli bonlingvemos kaj pledos (kun PIV kaj Hejma Vortaro) por la rekomendo de burgero anstataŭ rostsandviĉo.

    ReplyDelete
  3. ne ŝercante, la oficiala nomo en la hispana (laŭ la akademio) estas "varma hundo"

    jen en vortaro

    ReplyDelete
  4. Mi konsentas: kolbasobulko.

    ReplyDelete
  5. Mi malkonsentas pri ”kolbasobulko”.

    1. Tipa bulko estas ronda. Tipa hotdog-pano estas oblonga.
    2. ”Kolbasobulko” estas ambigua. Kiam mi manĝas bulkon kun tranĉitaj kolbaspecoj, tio ankaŭ estas ”kolbasobulko” (same kiel ”fromaĝbulko” aŭ ”marmelada bulko”).
    3. Hotdogo estas memstara plado kaj Uson-devena kulturaĵo. Tute ne gravas ĉu la koncepto estas internacie konata aŭ ne. Oni ja ne diras ”paprikbovaĵo” por gulaŝo, aŭ ”rizalkoholaĵo” por sakeo.

    Mi ne komprenas kial Esperantistoj ĉiam tiom negative reagas al usonaĵoj. En multkultura mondo estu ia loko ankaŭ por tiuj.

    ReplyDelete
  6. En Amika aperas (kun steleto signifanta "propone") la formon:

    hodogo

    Jes. sen "t".

    Aparte aperas la formon:

    (ham)burgero.

    la longaj formoj "kolbalsobulko" kaj similaj estas bonaj surpapere, sed jam venis la tempo pensi pri PAROLATA esperanto.

    ReplyDelete