Friday 6 March 2009

zapi

En PIV zap/i havas jenan difinon:
zap/i (ntr) (pp televidanto) Rapide ŝanĝadi la programojn, sen daŭre spekti iun el ili.
Mi ne scias ĉu, aŭ ĝis kiu grado, tiu vorto estas uzata en la praktiko. La sola trafo, kiujn mi trovas per kukolo, estas lernolibraj kreaĵoj el Lernu!
Ŝaltinte la televidilon mi komence zapas kaj nur poste elektas deziratan programon.
Ĉesu zapi, ĉar mi ne povas normale spekti la televidon!
Temas pri prunto de la angla verbo to zap, tamen en nur unu el ties pluraj sencoj.
Zap estas nova vorto ankaŭ en la angla: la unua mencio listigita en OED datiĝas de 1942, kaj ĝi apenaŭ estas konata de britoj de mia generacio. Tamen mi trovas ĝin utila vorto.
Se entute ni volas havi la vorton zap/i en Esperanto, kial ne uzi ĝin en ĉiuj ĝiaj anglalingvaj sencoj? Jen LDOCE (alklaku por grandigi):
Do ĝi estus
(1) rapide ataki aŭ detrui ion, ekz-e per elektro: zapi tumoron
(2) ŝanĝi televidan kanalon (ne necese “sen daŭre spekti iun el ili”): donu al mi la zapilon
(3) kuiri en mikroonda forno: zapi terpomon
(4) sendi informon per komputilo: zapi raporton al la direktoro

12 comments:

  1. Okazis diskuto pri "zapi" (kaj la strangaĵo de tio, ke la Esperanta difino de tiu vorto verŝajne prenita el la angla ne vere kongruas kun ĝia angla uzo) en [pivgrupo] en septembro 2006.
    http://groups.yahoo.com/group/pivgrupo/messages/773

    En praktiko, mi neniam vidas la vorton "zapi" en reala vivo ĉiuokaze...

    ReplyDelete
  2. @Russ: La kulpulo devas esti la franca lingvo, en kiu "zapper" havas tiun limigitan sencon (kiun, cetere, ni esprimas en la angla kutime per "channel-hopping", kanalsaltado).

    ReplyDelete
  3. Foje mi malamas PIV'on per mia tuta verda koro. Esperanto estas propra lingvo. Ĝi ne estas la franca lingvo kun esperantaj literumo kaj eldiro.

    Mi kontentas diri:
    1. detrui (per elektro), elektrigi
    2. trakanalumi
    3. kuiri (en mikroonda forno), mikroond[um?]i
    4. sendi, retsendi

    Eĉ en sciencfikcio ni ne bezonas tiun vorton. Anstataŭ "zapi (per lasero)" oni povas simple "laseri."

    Kaj fakte, tiuj vortoj estas multe pli specifaj kaj klaraj ol la unuvorta plursignifaĵo "zapi."

    ReplyDelete
  4. mi neniam uzis nek legis tiun vorton... mi opinias ke oni povas vivi sen ĝi

    ReplyDelete
  5. Mi ne volas aparte rekomendi la vorton, sed mi atestas ke en nia familio ni ja uzas gxin, gxuste en gxia NPIVa senco. Ankaux la telekomandilon de la televidilo (do ne aliajn telekomandilojn) ni foje nomas "zapilo".
    Parenteze, en la romaneto La Postdomo aperas la rolulo "Zapilo Praceli"...

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  6. Ankaŭ en la Sveda la verbo "zappa" havas ĝuste la signifon de la Franca "zapper".

    ReplyDelete
  7. Ankaŭ en la hispana "zapear" signifas la televidkanalan "zapi". Laŭ mi, ne havas sencon doni al "zapi" ĉiujn apartajn signifojn de la angla "zap" -- aŭ ĉu de nun esperanto iĝu la angla kun o-finaĵoj? Sed la televida "zapi" devus aperi (kune kun aliaj esprimoj, se necese), ĉar ja uzita kaj uzata.

    En "Sferoj 10" (eldonita en 2000), en la rakonto "La mesio" mi uzis "zapi", sur p. 35: "Hejme li ŝaltis la britajn kanalojn, siajn preferatajn, sed disfoje li zapis al la germanaj, flandraj kaj nederlandaj [...]". Kaj mi glosis ĝin jene: "zapi = saltadi de unu al alia televida programo per teleregilo".

    Ne estante vortaristo, mi iom miras pri la maniero kompili ĉi vortaron. Sen sufiĉa traesploro de la originala kaj traduka literaturoj (tiurilate indus pliriĉigi la Tekstaron) kaj de aliaj, aliulaj vortaroj.

    ReplyDelete
  8. Certe "zapi" ne alprenu la aliajn signifojn de la angla vorto "to zap". Ŝajnas iom hazarda signif-kolekto, kiun ni ne tiel transprenu por unusola radiko.

    Ĉiuokaze, mi opinias ke eĉ en la PIV-a signifo "zapi" estas evitinda, ĉar eblas facile esprimi tiun koncepton sen novradiko: "kanalumi" (aŭ "trakanalumi").

    ReplyDelete
  9. @ Jorge: (se via nomo kaŝas tiun, kiun mi supozas) vi estas konata E-verkisto, kaj eble pro tio vidas la situacion iom alimaniere ol la plimulto de la esperantistoj. Jam de la tagoj de la budapeŝta skolo grava parto de la e-istaro sentas maltrankvilecon pro la emo de literaturistoj “kompliki la lingvon” per alpreno kaj uzo de “nenecesaj” novaj radikoj. Mi ne aliĝas al tiu maltrakvilo, aŭ nur kelkprocente; sed kiel vortaristo, mi kredas ke mia devo estas stiri (to steer) bonan mezan vojon inter la litomiŝla tombejo unuflanke kaj la minimumismo de Corsetti kaj la karmemora Nagata aliflanke. Oni atendas, ke E-vortaristo ne nur registru la uzadon sed ankaŭ gvidu la uzantojn.
    Tion dirinte: tamen, jes, mi volus ke mi estus leginta multe pli el la E-literaturo, ol mi faris. Ankaŭ el la anglalingva! Ĉar mi ne povis legi ĉion, la Tekstaro kaj kukolo estas tre gravaj por mi.
    Praktike, tio signifas, ke mi celos listigi amason da vortoj en la Esperanta-angla parto (por ebligi komprenon de tekstoj), kiujn mi tamen ne metos en la angla-Esperanta parto. Do ekzemple
    E-A old/a = old
    A-E old = maljuna
    kiel jam staras en la unua eldono de mia vortaro.

    ReplyDelete
  10. Kara John,

    Jes, temas pri Jorge (Camacho). Kiel dirite, mi ne estas vortaristo. En mia verkado, ankaŭ mi provas iri "mezan vojon" inter Piron kaj Piĉ (la du ekstremoj), sed fine ĉiu iras sian propran vojon... Koncerne la vortaron:

    1) Estas iom frustre, kiam ĉiu vortaro proponas aliajn vortojn por la samaj konceptoj.

    2) Kiel uzanto de vortaro, mi preferus legi aŭ trovi: "A-E old = maljuna, olda". Kiel oni sciu, kia leganto uzos la vortaron, kaj kiucele? La granda vortaro hispana-espo de Diego (GDEE) prezentas plurajn eblojn, el kiuj la uzanto elektu. Tio estas tre utila, ne nur por poetoj, sed ankaŭ por persono komencanta verki en esperanto, ekzemple artikolon por revuo, tamen ankoraŭ ne familiariĝinta kun la vasta vortostoko de la lingvo.

    ReplyDelete
  11. Mi konsentas kun la Piron-a malŝato de la troprecizemo, laŭ kiu unuĝibaj kameloj nomiĝu nur dromedaroj; mi tamen same malŝatas la lingvopolicon, kiu pro ideologio dezirus malrekomendi la uzadon de sukaj esprimoj, se ili entenas novradikojn. Laŭ mia sento, kanalumi estas pedante preciza esprimo, kiun mi uzus en teknika teksto, dum zapi estas brila, internacie subtenata komunlingvaĵo, uzinda en aliaj kuntekstoj. Ĉiu efektive uzata homa lingvo havas diversajn registrojn. Rimarku, ke ne ĉiam la distingo pedanta/suka identas kun bonlingva/neologisma: eĉ pli oftas la kazo, kie neologismaĵoj estas la pli pedanta eblaĵo.

    Rilate zapi: en la kanaluma senco ĝi ŝajnas esti vera internaciaĵo, do ĝi estu en la vortaro kune kun zapilo, zapmaniulo, ktp. Mi kredas kompreni, ke la intenco de John estis difini ĝin iom pli larĝe. Do en unulingva vortaro (ne konciza dulingva) mi difinus ĝin kiel “sendi informojn aŭ komandojn inter aparatoj, pere de radioj, kun tuja efiko, ekz-e kaj tipe de telekomandilo al ties televidilo”. Tio permesus al mi zapi vizitkarton al poŝtelefono de amiko, ago por kiu mi konas nur la pedantan vortumon.

    Kompreneble tio neniel rilatas kun kontraŭfulmi tumoron, mikroondigi manĝaĵojnpafi ĝisdatigojn al la ĉefo. Da tiaj slangaĵoj kreiĝas (kaj forgesiĝas) ĉiutage centoj; ili, kaj ne ideologia bonligvismo, faras Esperanton bona lingvo. Tamen, mi dubas, ke estas loko por ili en la vortaro, pri kiu ni diskutas.

    ReplyDelete
  12. Mi konstatas kun bedaŭro la emon reinventi la lingvon ĉiutage. Ve!

    En interreto skribas iu ajn sen vera kono de la lingvo, ĝenerale oni ne kontrolas siajn tekstojn kaj la "kukoloj" ne estas vere fidindaj.

    La "bazaj" fontoj estu la ĝisnunaj vortaroj kaj literaturo.

    ReplyDelete