Thursday 26 March 2009

cable car


La angla esprimo cable car (“kablovagono”) havas du aŭ tri malsamajn signifojn.
En unu speco de cable car la veturilo (gondola, do eventuale gondolo aŭ nacelo) pendas de kablo (= ŝnurego), kaj dua kablo tiras ĝin. La veturilo ne sidas sur reloj sed pendas libere. En PIV ni trovas la neoficialan nomon telfer/o.

En la dua speco de cable car la veturilo (vagono) sidas sur reloj kaj estas tirata laŭ kruta deklivo per kablo. Kiam unu vagono moviĝas supren, kontraŭpeze alia vagono moviĝas suben. En PIV troviĝas la neoficiala nomo funikular/o.

Same kiel la angla cable car, la germana Seilbahn estas dusenca. Oni unusencigas per aldono de plua vortelemento: Seilschwebebahn (kabloŝvebvojo) aŭ Schienenseilbahn (relkablovojo).

Varianto de la unua speco estas ski lift, en kiu anstataŭ vagono/gondolo/nacelo oni havas nudan seĝon. Alia varianto estas aerial ropeway, por la transportado ne de homoj sed de ekz-e erco.


Varianto de la dua speco estas tio, kion ni konas en San-Francisko: urba tramo tirata per substrata ŝnuro.

Antaŭ 40 jaroj en Anglujo ni apenaŭ sciis pri tiaj aferoj. En la unua eldono de la vorto tekstis
cableway ŝnurvojo; (funicular) kablotramo
Ĉu nun mi metu jene?
cable car kablo-vojo, -veturilo
Aŭ jene?
cable car (hanging) kablo-vojo, -veturilo, -seĝo; (on rails) kablovagono
Aŭ, cedante al neologismemo, jene?
cable car (hanging) telfero; (on rails) funikularo

8 comments:

  1. Mi mem preferas vian trian difinon, la bonlingvan kiu distingas inter pendanta kaj surrela.

    Tamen, telfero kaj funikularo ŝajne jam iom uziĝas. Ili ambaŭ estas en Vikipedio (sed tio indikas nenion, konsiderante la lingvokvaliton de tiu projekto). Telfero aperas kvarfoje en la Tekstaro, ĉiun fojon en Monato. Gugloserĉo de "telfero +kaj +la" donas 793 rezultojn, kaj "funikularo +kaj +la" donas 389. Ĉu tio sufiĉas por akcepti la neologismojn? Mi ne scias.

    ReplyDelete
  2. ĉe ReVo: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/tram.html#tram.kablo0o

    ReplyDelete
  3. Funikularo guglotrafiĝas preskaŭ same, sed malpli ol kablotramo (387 kontraŭ 548); ĝi estas malpli komprenebla kaj havas neniun avantaĝon. Ĝia vikipedia paĝo ligas al la kablotramo de Paŭo. Tial mi proponas konsili kablo/tram/on kaj ne funikular/o.

    Aliflanke telfero solvas la esencan malklarecon de la diversaj kunmetoj kun -vojo kaj permesas havi ombrelan terminon kiu ne devigas vin eksplicitigi pliajn teĥnikaĵojn.

    Mia salomona propono:

    cable car (hanging) telfero; (on rails) kablotramo

    Laŭ Vikipedio (kaj mi konsentas), kablovojo povas esti uzata kiel ĝenerala termino por ambaŭ specoj.

    En la itala, apud la ĝenerala funivia (kablovojo) ni havas apartajn vortojn por ĉiu formo de vagono: cabinovia, bidonvia, ovovia... respektive kajut-, star-kajut-, ovo- (!) ktp. -vojoj, dum teleferica /tele'fɛrika/ uziĝas ekskluzive por aerial ropeway, nome var/telfer/oŝnur/voj/o.

    ReplyDelete
  4. Ha, mi forgesis. Antaŭ multaj jaroj mi fuŝis belegan skitagon perdante la tutan tempon en diskuto kun homo, laŭ kiu la vorto ski/lift/o ne taŭgas, ĉar ĝi nek estas lifto, nek transportas nur skiojn, nek skias mem; mi ne precize memoras lian proponon, ion kiel skiistkabloseĝaro aŭ simile... mi ne ŝanĝis mian opinion: ski/lift/o perfekte taŭgas.

    ReplyDelete
  5. malgraŭ kelkaj konfuzoj gugla serĉo de bildoj bone montras la diversajn specojn: kablotramo, telfero...

    ReplyDelete
  6. Ankaŭ por mi temas pri telfero kaj kablotramo. Tiuj estas la terminoj, kiujn mi renkontis kaj al kiuj mi kutimiĝis.

    ReplyDelete
  7. Loĝantoj en la urbo Rio-de-Ĵanejro nomas sian faman telferon “bondinho aéreo” [aera tram’et’o]. Por eviti regionajn (mis)komprenojn/konceptojn, mi kredas ke la proponoj ‘telfero’ kaj ‘funikularo’ bone efikos.

    ReplyDelete
  8. Rilate al la unua kaj dua bidloj, la afero estas por mi klara. En Amika, ili aperas jene
    1 telfero.
    2 kablotramo, funikularo.

    Por la tria (ski lift) (lau la bildo tio estas la hispana "telesilla")

    3 seĝa telfero, seĝlifto

    Ekzistas alia varianto, pli simpla sen vera seĝo. Tio estas en la hispana "telesquí"

    3a skitelfero, skilifto.

    ReplyDelete