Monday 9 March 2009

Channel Islands


En la maro proksima al la franca provinco Normandio (pardonu, ho Renato: Normandujo) troviĝas kelkaj insuletoj apartenantaj al Britujo (aŭ pli ĝuste, laŭ PIV, “dependantaj de la Anglia krono”). La plej grandaj estas Jersey/Ĵerzejo, Guernsey/Gernezejo, Alderney/Aldernejo kaj Sark/?Sarko. Angle ni nomas ilin the Channel Islands.

Konkurencas tri esprimoj en Esperanto por nomi la insularon.
Laŭ PIV, Aldernejo estas “Anglonormanda insulo…”, Gernezejo estas “Manika insulo…”, kaj Ĵerzejo estas “la plej granda el la Manikaj insuloj”. Laŭ la ordinara esperantisto de Britujo, ili estas la Markolaj Insuloj.
“Anglonormandaj” jes, ĉar ili estas politike anglaj (pli precize, jam de la jaro 1707, britaj) sed geografie normandaj. “Manikaj” eble, ĉar PIV sankcias la francismon nomi tiun markolon la Maniko (= france la Manche). “Markolaj” certe, ĉar en la tiuregiona Esperantujo ekzistas longa tradicio de Markolaj Kongresoj ĉeestataj de britoj kaj francoj el ambaŭ flankoj de tiu kolo de la maro.
Bedaŭrinde, ke ni ankoraŭ ne interkonsentis pri unuopa nomo.

5 comments:

  1. Mi legis lastatempe (en malnova teksto) "kanalo" anstataŭ "markolo" alude al tiu akvo inter Britujo kaj Francujo. Ĉu nuntempe britaj Esperantistoj fojfoje uzas ankaŭ "kanalo" pri ĝi, aŭ nur "markolo"?

    ReplyDelete
  2. Foliumado de vikipedioj en pluraj lingvoj (kaj aliaj fontoj) liveris la por mi iom surprizan rezulton, ke la strangaĵo de mia denaska itala, kie la markolo estas nomata La Manica kaj la insuloj plejofte Isole del Canale, estas fakte ofta en la mondo. Do jen la situacio:

    (1) La multaj lingvoj (angla, bretona, skandinavaj, sed ankaŭ araba, japana, indonezia, ktp.), en kiuj oni diras “La Angla/Brita/Bretona Mar(kol)o/Kanalo” (latine Fretum Britannicum), ĝenerale havas “Kanalaj/Markolaj Insuloj”. Escepte, bretonoj diras Mor Breizh sed Inizi angl-ha-norman. Foje (ekz-e japane チャンネル諸島 ĉanneru-ŝotou) estas rekte uzata la angla vorto Channel. Mi ne kapablas analizi la kimran nomon de Maniko Môr Udd ( = ĉefmaro?), sed ja Ynysoedd y Sianel enhavas la anglan vorton.

    (2) El la ankaŭ multaj lingvoj (franca, germana, itala, PIVa E-o, ktp.), en kiuj la markolo nomiĝas kiel la vestaĵparto, ŝajne tre malmultaj (normanda, unu el la eblecoj en la franca...) konsekvencas ĝis la E-vikipedia nomo Manikinsuloj: uziĝas aŭ la franca modelo “(anglo)normandaj insuloj” aŭ la angla “markolaj/kanalaj/*ĉanelaj insuloj” (en la itala ambaŭ, kun dekoble pli da guglotrafoj por la dua). Same nekonsekvence kondutas la lingvoj (ekz-e hispana, rusa, persa...), kiuj uzas adapton kaj ne tradukon de la franca nomo: ekz-e ruse Ла-Манш (La-Manŝ), sed Нормандские острова Normandskie ostrova, hispane Canal de la Mancha (neniu rilato kun Don Quijote!) sed Islas del Canal (gugle, preskaŭ trioble pli ol Islas (anglo)normandas.)

    El ĉio ĉi mi eltiras opinion, ke, kion ajn ni faru per la PIVa nomo Maniko, la insuloj estu unuavice (Britaj) Markolaj Insuloj, kun la aliaj du eblecoj kiel (eventuake nerekomendindaj) alternativoj.

    Kiel distingi inter British Isles kaj British Islands estas alia demando.

    ReplyDelete
  3. Se la esperantistoj tiuregionaj kutime nomas ilin "Markolaj insuloj," tio plej bonas laŭ mi.

    ReplyDelete
  4. iom embarase tamen, ke senpliaj "markolaj insuloj" povas esti en aliaj markoloj en aliaj mondopartoj. kaj por precizigo el "angla markolo" oni malelegante derivus iajn "angla-markolajn" aŭ "anglajn markolajn insulojn".

    "normandaj insuloj" geografie ĝustas, kaj "anglonormandaj insuloj" politike-geografie ĝustas, do se la maniko-vortoj sonas tro france, tiuj terminoj eble pli precizas kaj facilas.

    ReplyDelete
  5. ĵeromo,

    ĝuste ĉar senpliaj “markolaj insuloj" povas esti en aliaj markoloj en aliaj mondopartoj mi ĉi-supre proponis (Britaj) Markolaj Insuloj :-)

    La parentezo en mia propono signifas, ke en klara kunteksto oni povas nomi ilin sen la adjektivo
    Britaj, kiun oni uzu se necesas precizigo.
    Mi ja vidas malelegantecon en Brit-markolaj insuloj, sed ne en la varianto kun du plenaj adjektivoj, kiun mi analizas kiel Britaj, Markolaj insuloj, nome insuloj, kiuj estas kaj Britaj (apartenantaj la British Islands) kaj Markolaj.

    ReplyDelete