Thursday 12 March 2009

du misteraj PIVaĵoj

1. Ĉu iu povas liveri al mi anglan (aŭ francan, aŭ germanan, aŭ ian) tradukon de ger/i?
Mi citas el PIV:
ger/i (tr) Segi, tranĉi du juntotajn latojn, listelojn, modlurojn en (plej ofte 45°-an) angulon transverse, tiel ke en la junto la lignofibroj ne estas videblaj…
Ĉu tio estas to mitre? Ĉu iu iam uzis tiun vorton en Esperanto? De kiu lingvo ĝi venas?

2. Mi scias la anglan tradukon de gadmes/o, nome dildo. La tiurilata artikolo en la angla Wikipedia, sub Etymology, donas ankaŭ interesajn informojn pri ĝia nomo en diversaj aliaj lingvoj. Sed en neniu el ili mi vidas ion, kio povus esti la origino de nia vorto gadmeso. Ĝi estis supozeble kreita de Peter Peneter (Sekretaj Sonetoj). Sed de kie li prenis ĝin?
(Multe pli internacia termino estus la angladevena dild/o, uzata de Sten Johansson en la novelaro Amaro.)
En la specimeno de D mi proponis fikilo; sed eble tio estas tro abrupta. Bonlingvisme, ĉu ni povus diri kacaĵo?
(Pri tiaj aferoj oni ne parolis en la epoko de la unua eldono.)

11 comments:

  1. 1. Mia vortaro havas "mitre, bevel".

    2. Ĉu vi jam konsultis la du ĉefajn etimologiajn vortarojn de Esperanto pri "geri" kaj "gadmeso"?

    ReplyDelete
  2. La vorton "geri" mi ĝis nun ne konis, sed kune kun la PIVa cito ĝi forte sugestas al mi la finnan "jiiri" kies komenca "j" venas de la sveda "gering" (ambaŭ estas substantivoj). Germane "Gehrung" kaj "gehren".

    La vorton "fibro" en la PIVa difino ne estas trafa. La aĵoj kiujn PIV ĉi tie opinias nevideblaj estas (la tranĉitaj finoj de) vejnoj de ligno, dum lignofibroj ĉiuokaze estas tro malgrandaj por videbli – oni faras paperon el ili.

    ReplyDelete
  3. Cherpillod's Konciza Etimologia Vortaro says it's cognate to German "gehren" and Swedish "gera", however, I've neither heard nor used that word in either Esperanto or my native German.

    ReplyDelete
  4. Pri 1: En la germana mi bone konas la verbon "gehren", kaj la substantivajn formojn "Gehre" kaj "Gehrung". La (miaopinie) plej ofta el ĉiuj estas "Gehrung" kaj ĝiaj kunmetaĵoj ("Gehrungswinkel" k. a.). "Gehrung" tamen estas ne ĉiutaga vorto kaj uzata precipe de teknikistoj. Nuntempe ankaŭ grafikistoj devus koni la vorton, ĉar en desegnaj programoj por kelkaj taskoj necesas konscie elekti je "Gehrungsgrenze". Tio estas "limo de linio ĉe angulo". Mi nun ne emas longe klarigi tion.

    "Gehren" devenas de la malnov-altgermana vorto "Ger" (lanco). Ĝi rilatas al la formo de la lancopinto.

    Eble ankaŭ fakuloj ne nepre bezonas specialan esperantan vorton. Sufiĉas "angulo" kaj kunmetaĵoj.

    ReplyDelete
  5. "Gadmeso" devenas versxajne el la samsignifa franca slangvorto "godemiché" aux "godemichet" (ofte mallongigita al "gode".) La verbo "goder" signifas "erektigxi" kaj "volupti."

    http://fr.wikipedia.org/wiki/Godemichet

    Pierre

    ReplyDelete
  6. Mi konscias la ekziston de la franca "godemichet". Sed ĝi donus ian "godmiŝ(e)/o". Tiu proponita etimologio ne klarigas la -a- kaj -es- de gadmeso.

    ReplyDelete
  7. Nu, se neniu scias, mi rajtas lanĉi sovaĝan supozon. Peter Peneter estis hungaro, kaj en 1932 burĝoj en plejparto de Eŭropo fantaziis pri tiaj aferoj france. Se vi legas gadmés laŭ hungaraj reguloj, vi alvenas al io kiel /ˈgɒdmeːʃ/. Fermu ankoraŭ iomete la vokalojn... jen godmiŝ'... Ne estas dubo, ke en la Budapeŝtaj seksumejoj de la tridekaj jaroj la franca vorto godemichet estis konata. Kiel ĝi estis prononcata? Kiel aspektus tiu prononco laŭ hungara ortografio? Kia fripono estis Peneter? Ĉu plu vivas intervjueblaj avinoj?

    Aliflanke, mi iom hezitas pri la vorto kacaĵo, ĉar en absolute ĉiuj homaj lingvoj seks-rilataj vortoj produktas abundajn esprimojn, kaj la samaj elementoj akiras tute malsamajn signifojn, ankaŭ ĉe najbaraj popoloj. Nur unu ekzemplo: piĉaĵo estas por francoj (connerie) "stultaĵo", dum por italoj (figata) "bonegaĵo" (ne, mi ne diros "mojosaĵo"). Kacaĵo pensigus instinkte ĉiun aŭskultanton pri plej malsamaj aferoj (ekz-e almenaŭ rusojn kaj italojn pri "stultaĵo"), kaj por ĉiuj la peno lerni eventualan esperant-idioman signifon "gadmeso" estus same (aŭ pli) granda kiel la peno lerni novan radikon. Tio ne estas argumento kontraŭ vortfarado en ĉiuj kampoj, miaopinie la seksvortoj ĉirilate estas vere specialaj, kaj tial kunmeteblaj nur kun prudento.

    ReplyDelete
  8. Kiel hungaro, mi sentas min penetrita de la devo reagi al la supozoj de dariokabe.
    Nu, cxi demando vibrigis miajn fibrojn, kaj mi cxirkauxzumis (kiel dirus Simo Milojevic) en la reto, gxis mi trovis jenan supozon sub

    http://www.lamoindreplume.net/category/dictionnaire/
    Les racines du “godemichet” semblent en effet remonter de plus loin et d’une autre source. Du catalan “godomacil” (1409) et à l’espagnol “gaudameci” (attesté depuis 1140) : le “cuir de Gadames” (en Tripolitaine), emprunté lui-même à l’arabe “gadamasî“.

    Do, ke la objekto origine estis farita el ledo de Gadames, oazo hodiaux en Libio. Se tiu etimologio fidindas, klarigeblas la apero de "s" anst. "sx".

    Aux cxu mi rakontas kacajxojn?

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  9. @Istvan: brila eltrovaĵo, ĉu fidinda aŭ ne!

    The oasis of old Ghadames
    Is known to most people, I guess
    In Libya's vast land
    Half-buried in sand
    It survives, and it thrives — more or less

    ReplyDelete
  10. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  11. Mi supozas, ke ‘geri’ ja respondas al la angla “to mitre”, kiu eble siavice devenas le la dupinta kapvesto de episkopoj (kapvesto kun tranĉo en la mezo). Mi trovis malbonan tradukon sur brazilaj vortaroj (“mitr’ar” - ar = infinitivo). La ordinara vorto/esprimo estas “chanfro [/ʃã:ɳfɾo] de 45º ”.
    Ankaŭ trovata:
    ger/i: “Saw at angle”. Comprehensive English-Esperanto Dictionary. Peter Benson (1995).
    ger/i: “geheren, zumeist im Winkel von 45º ”.Groβes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. E-D Krause (1999).
    ger/i: Germane: gehren. Svede: gera. Konciza Etimologia Vortaro. Andrè Cherpillod (2003).
    ger/i: “Faire l’onglet. ~aĵo: assemblage à onglet”. Dictionnaire Pratique Français-Esperanto. André Andrieu (2000).
    ger/i: “Faire l’onglet”. Grand Dictionnaire Française-Esperanto. G Waringhien (1994).
    ger/i: Kopias laŭvortan difinon de PIV. Dicionário Completo Esperanto-Português. A K Afonso Costa (1997).
    Pri Gadmeso:
    Hispana: guadamecí. Araba: ğadāmisďī. ‘Gadamesa ledo el Gadameso (libia oazo)’. Konciza Etimologia Vortaro, André Cherpillod (2003).
    gadames/o: Ghadames, in der Antike Cydamus: Oasenstadt im Norden der Sahara, in Libyen. Großen Wörtbuch Esperanto-Deutsch, E-D Krause (1999).

    ReplyDelete