Monday 2 March 2009

hatchback


Ho, tiu 15a regulo… “fremdvortoj, kiujn la plimulto de lingvoj prenis de la sama fonto”… kio estas “la plimulto de lingvoj”? Kaj kiel ni harmoniigas tiun principon kun la Pirona/Corsetti-a strebado al La Bona Lingvo? Ĉiam ni havas la lukton inter natur(al)ismo kaj skem(at)ismo.
Konsideru hatchback, speco de aŭto en kiu la malantaŭa levklapo donas aliron ne nur al la kofrujo sed ankaŭ al la tuta interno.
Ruse, tio estas хетчбэк (ĥetĉbek), litove hechbeko, japane ハッチバック (hatĉibakku), koree 해치백 (hæĉibæk) — do la angla vorto, pruntita kaj skribita per loka ortografio (kun la kutima necerteco kiel trakti la anglan mallongan a). Multaj aliaj lingvoj simple uzas la anglan vorton kun la angla literumo. La franca kaj la germana, tamen, havas propran vorton: hayon kaj Schrägheck, Fließheck,Vollheck (kvankam ankaŭ en tiuj lingvoj la angla vorto estas konata).
Supozeble, la plimulto de esperantistoj kiuj posedas aŭton, almenaŭ en Eŭropo kaj Japanujo, posedas ĝuste tian aŭton, ĉar tio estas la tipa formo de moderna eŭropa aŭto.
Ĉu la sola certa maniero diskuti tion en Esperanto, por ke ĉiuj sciu pri kio temas, estas per uzo de la angla vorto? Kredeble jes.
Cetere, ni angloj, kaj la japanoj, preferus esperantigi ĝin kiel haĉbak/o, sed la orienteŭropanoj atendus heĉbek/o.
Aliflanke ni povus esprimi la saman ideon per klasikaj Esperantaj elementoj kiel klapporda (aŭto).

8 comments:

  1. Ĉar temas pri specifa speco de aŭto (t.e. fakesprimo), kaj ĉar la angleca formo sufiĉe internacias, "haĉbako" ŝajnas bona esperantigo. Mi neniam diris tiun vorton, ĉar por mi ĉio estas aŭ simpla iaspeca "aŭto" aŭ "kamiono."

    ReplyDelete
  2. Mi prognozas/aŭguras por la Esperanta vorto "haĉbako" (aŭ "heĉbeko") nulan ŝancon. Ĝi simple aspektas tro evidente Angleca, kaj Esperantistoj emas rifuzi tiajn vortojn, ĉu racie, ĉu neracie.

    Kiel do diri "station wagon" ("Steilheck" en la Germana)?

    ReplyDelete
  3. Pri ebla malakcepto de "haĉbako" pro ĝia angleco: tio dependas de la specifa Esperantisto... mi konas multajn (kaj anglalingvajn kaj neanglalingvajn), kiuj emas tro aŭtomate uzi anglecajn vortojn kaj spontaneajn pseŭdovortojn, ĉu racie, ĉu neracie... "olda", "ĝinzo", "ŝortoj", "ĉipsoj", "mobingo", "marketingo", "bizneso", "skreno" (=ekrano!), "polarigi", "ambivalenta", "pastorala letero", "ultraradikala", ktp, (por doni iujn ekzemplojn viditajn de mi lastatempe). Kaj multaj Esperantistoj ŝajnas fari falsamikajn erarojn kun anglaj vortoj, spite tion, ke ili ne estas denaskaj anglalingvanoj...

    ReplyDelete
  4. Nu, teamo kaj similaj vortoj ĉiam donis al mi la impreson, ke skribmaniero pli oftas ol prononco kiel bazo de esperantigo. Tial ĝi estu haĉbako kaj ne heĉbeko. (Tion diras homo, en kies gepatra lingvo tiu vorto, uzata nur inter fakuloj, sonas /'ɛʧbek/.)

    Tamen Bertilo pravas, ke la ŝancoj, ke ĝi ĝeneraliĝu, estas tre malmultaj. Fakte, tiaj aŭtoj estas tiel oftaj, ke speciala vorto estas bezonata nur por la aliaj tipoj, kiel sedansaloon...

    ReplyDelete
  5. Bertilo: http://esperantodictionary.org/search.php?someaction=search&word=station+wagon

    ReplyDelete
  6. dariokabe:

    http://esperantodictionary.org/search.php?someaction=search&word=sedan

    http://esperantodictionary.org/search.php?someaction=search&word=saloon

    ReplyDelete
  7. Eble indas mencii la esprimojn "duporda aŭto", "triporda aŭto", ktp. "Hatchback" havas neparan nombron de pordoj, dum "saloon" havas paran nombron, mi pensas. Tiuj esprimoj estas tre facile kompreneblaj, eĉ por homoj kiel mi, kiuj ne multe interesiĝas pri aŭtoj kaj eble ne ĝuste aŭ precize komprenus la vorton "hatchback".

    Miaj aŭtoj havas sume 8 pordojn. Malsurprize, temas nek pri unu limuzino, nek pri kvar sportaŭtoj de Ferrari.

    ReplyDelete
  8. Mi gotta legosigno ĉi interreta ejo ĝi ŝajnas ekstreme helpema, tre helpema.

    ReplyDelete