Monday 22 June 2009

fundamentaj kaj oficialaj evitindaĵoj


Ĉu eblas anatemi Fundamentan vorton?
La kvara punkto de la Deklaracio de Bulonjo tekstas
La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj esperantistoj estas la Fundamento de Esperanto.

Dependas, do, kiel ni komprenas la vorton “deviga”.

Kiu scias la signifon de la vorto stofo? Supozeble preskaŭ nur homoj, kiuj verkis vortaron, kaj eventuale unu-du tre maljunaj svedoj aŭ rusoj. Sed ĝi estas Fundamenta vorto, do formalsence “deviga”. Jen la difino laŭ PIV:
malnova mezurunuo (en Rusio k Svedio) por likvoj (1,3 l)

Evidente, “deviga” ne signifas, ke ni estas devigitaj uzi la vorton.

PIV etikedas “evitinda” la Fundamentan vorton tetra/o. Estas malfacile kompreni la siatempan decidon de Zamenhof, alpreni la konfuzan paron tetr/o, tetra/o por du similaj birdoj, kaj doni la nomon tetro ĝuste al tiu, kiu havas la sciencan nomon Tetrao kaj la nomon tetrao al alia, kiu eĉ ne apartenas al la genro Tetrao.

La Akademio kelkfoje forigis radikojn el la UV — sed nur neFundamentajn (analogi/, koncentr/), aldonitajn en unu el la Oficialaj Aldonoj.

Estus bone, se la Akademio povus trovi manieron montri simile, ke iu Fundamenta radiko ne estas konsilinda. Ne sufiĉus ia atribu(t)o (?) “arkaika”: stof/o estas arkaika, sed tetra/o estas pli ĝuste eraro.

Simile, estus bone se la Akademio trovus manieron malrekomendi la Fundamentan radikon rezultat/. Jam de jarcento ni prefere uzas la formon rezult/, oficialigitan en la dua OA antaŭ naŭdek jaroj.

Inter la oficialigitaj radikoj, kiuj montriĝis eraraj kaj malrekomendindaj, mi metus estrad/o kaj miriametr/o. Se vi ne konas tiujn vortojn, jen tio pruvas mian aserton.

7 comments:

  1. Nu, estrado se mi ne eraras aperas en "Vivo de Zamenhof" verkita de Privat, sed fakte laŭ mi ĝi ne estas klara. Pri miriametr/o mi scias neniom.

    ReplyDelete
  2. La Deklaracio de Bulonjo laŭ mi diras stultaĵon.
    ”deviga por ĉiam” estas tute nerealisma kaj malpraktika sinteno en ade ŝanĝiĝanta mondo.

    Esperanto estas vivanta lingvo, ne religio aŭ politika doktrino. En la plej fruaj jaroj de la porĝia movado ĝiaj parolantoj ankoraŭ hezitemis kaj bezonis bazon, kvazaŭ iun biblion aŭ koranon. Sed nuntempe Esperanto povas iri sen tia retrotirema apogilo. Ni devas adiaŭi nian fundamentismon – aŭ adiaŭi E-on kiel modernan komunikilon.

    ReplyDelete
  3. Hej, ankaŭ mi lernis "estrado" ĝuste pro legado de "Vivo de Zamenhof" de Privat!

    ReplyDelete
  4. Estrado kaj miriametro estas senpere kompreneblaj por hispanlingvanoj. Estrado probable ne estas necesa, ĉar ni havas podion.

    Pri miriametro, ne temas envere pri radiko, sed pri malnova kunmetitaĵo: miria+metro. Miria estis prefikso (simile al kilo-) signifanta dekmilon, antaŭe uzita preskaŭ nur por miriametro, kaj nun ne plu uzata. Sed, laŭ mi, eblas lasi ĝin en la vortaro.

    ReplyDelete
  5. Brave kaj prave, musubana!

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  6. Nu "stofo" ja estas deviga. Ĉiufoje, kiam oni volas paroli pri stofoj, oni nepre uzu la vorton "stofo". Kiel alie paroli pri stofoj?

    Konsentite, ke pri stofoj oni parolas nuntempe ege malofte...

    Sed ĉiuokaze mi konsentas, ke indus deklari kelkajn ne tro utilajn Fundamentaĵojn "arkaikaj" aŭ "evitindaj" aŭ simile. Tio tamen estas tikla afero. La vorto "rezultato" troviĝas en almenaŭ unu kanto de Persone...

    ReplyDelete
  7. Mi ne malŝatus pro kelkaj el tiuj provizi pli simplajn samsignifajn esprimojn en www.bonalingvo.it.

    Tio ne signifas, ke la fundamentaj vortoj iel oficiale estus ekstermetitaj, sed oni ismple rekomendus alian manieron por diri la samon (same fundamentan aŭ oficialan).

    MI havas multe pli da oficialaj vortoj, kiuj meritus estis eksoficialigitaj pro baza misapliko de la reguloj de Esperanto. Sed eble tio ne estas prioritata.

    Amike

    Renato

    ReplyDelete