Tuesday 16 June 2009

kio estas pizango?


Mi venis al la konkludo, ke neniu scias, kio estas pizang/o, se ne simpla sinonimo de banan/o.
Laŭ PIV ĝi estas Zamenhofa vorto. Tamen ĝi ne aperas en la Tekstaro kaj mi ne sukcesis trovi kie aŭ kiel li uzis ĝin.
Laŭ la malnova PV ĝi estas la genro de plantoj, kies frukto nomiĝas banano. Botanike, tio estas Musa.
En mia unua eldono mi supozis, ke ĝi respondas al la angla vorto plantain, kiu estas simila al banano sed pli granda, manĝata kiel legomo bolkuirita (vidu la bildon). Sed eble mi miskomprenis. Mi trovas nun, ke plantain estas la frukto de M. paradisiaca kaj nomo uzata por ĉiuj kuirbananoj.
En PIV1 ni trovas nur
pizang/oZ Malaja nomo de la banano.

Sed en PIV2 tio fariĝis
pizang/oZ Speco de banano, manĝata kruda, produktata de Musa × sapientum.

Musa × sapientum estas kultivaro, plejparte krucaĵo inter M. acuminata kaj M. balbisiana. De ĝi venas niaj ĉiutagaj bananoj.
PIV2 do rekte kontraŭas mian supozon, ke pizangon oni kuiras, bananon oni manĝas kruda.
En la Guglo-grupo la-bona-lingvo troviĝas interesa diskuto pri tiu vorto. La ĝenerala konkludo: ke “ŝajnas regi konfuzo”. Mi konsentas.
Do mi metis nun
pizang/o :( banana [= banano]

[Anstataŭ :( bonvolu legi mienvinjeton de malrido, do “deprecated, evitinda”.]

3 comments:

  1. Kiel bone por nia poezio ke troviĝas alternativa vorto por banano! ;-)

    ReplyDelete
  2. Interese. Mi pensas ke la konfuzo eble fontas el tio ke en kelkaj (cxu multaj?) lingvoj oni uzis la vorton "pizango" en tempo kiam oni ankoraux ne konis tiun frukton (kaj tute ne bezonis distingi inter kuirendaj kaj krude mangxeblaj variantoj). Tio almenaux estas la kazo en la norvega lingvo. Kiam importigxis la unuaj ekzempleroj, oni ankaux importis novan nomon: "banano". (En la indonezia lingvo oni ankoraux uzas la vorton "pisang". En la afrikansa, lingvo influita de la indonezia, oni diras "piesang".)

    Marteno Svejnido
    http://intermosvends.blogspot.com

    ReplyDelete
  3. sxajnas, ke la vorto (kune kun la frukto) vojagxis al euxropo (k suda afriko) pere de miaj samlandanoj en la tempo, kiam Nederlando estis "iom pli granda" (kaj iom pli pirata) kaj kiam Indonezio estis ankoraux parto de gxia teritorio. gxis antauxnelonge (1980+?) gxi estis kutima sinonimo; gxi pluvivas en evidentaj esprimoj (en traduko): "esti la pizango" = esti 'dupo', facila viktimo (ankaux: pagi por fremda festeno); "kia p." = terura persono; "stranga p." = strangulo; "alta p." = auxtoritatulo, oficialulo; "la vera p."= la gxusta afero/persono. (antaux kelkaj jaroj estis reta korespondado pri (malgxusta) diferenco: http://groups.google.com.np/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/ca6c312f39df84cd)

    ReplyDelete