Monday 15 June 2009

pattern


La angla vorto pattern estas uzata en diversaj manieroj, ĉiu kun malsama ekvivalento en Esperanto. Jen laŭ Longman Dictionary of Contemporary English (en kiu la sencoj estas aranĝitaj laŭ ordo de ofteco en centmilionvorta tekstaro):
pattern1 n
1 the regular way in which something happens, develops or is done: Weather patterns have changed | changing patterns of behaviour | a normal pattern of development | a general pattern began to emerge | their descriptions seemed to follow a set pattern
2 a regularly repeated arrangement of shapes, colours, or lines on a surface, usually as a decoration: a black and white striped pattern | a sonnet has a fixed rhyming pattern
3 a thing, idea or person that is an example to copy: the book set the pattern for over 40 similar historical romances
4 a shape used as a guide for making something, especially a thin piece of paper used when cutting material to make clothes: a dress pattern
5 a small piece of cloth, paper etc that shows what a larger piece will look like; = sample.
pattern2 v
1 be patterned on/after sth to be designed or made in a way that is copied from something else: the exam system is patterned after the one used in Japan
2 lit to form a pattern on something: tiny white flowers patterned the ground like confetti
patterned decorated with a pattern: a patterned carpet | a brightly patterned dress
patterning
1 tech the development of particular ways of behaving, thinking, doing things etc that are the result of copying and repeating actions, language etc: cultural patterning | the patterning of parent-child relationships
2 patterns of a particular kind, especially on an animal’s skin

Kaj en Esperanto? Laŭ la sama numerado,
n 1 ??? (eventuale: formo); 2 motivo; aranĝo; formo; 3 modelo; 4 modelfolio, papermodelo, ŝablono; 5 maketo (?)
v 1 modeli, aranĝi; 2 ornami
-ing 1 ??? (eventuale: evoluo, formado); 2 ??? (foje: makulado, ornamado)

Sonja donas longan kaj analizan artikolon tiuteman, kun konsidero ankaŭ de dispozicio, paradigmo, ornamaĵo, reliefo, formacio.

Kiel resumi ĉi ĉion? Mi provizore havas jenon:
pattern formo; motivo; aranĝo; model-o, -a, folio; desegno; ŝablono; aranĝi, fari laŭ (iu) modelo; ornam-i, -aĵo; ~ recognition formrekono

* * *
PS: la PIVa patrone/o rilatas nur al maŝinteksado.
patrone/o Skema desegno, indikanta al teksisto, kiel teksaĵo estu teksata k kiel oni preparu la harnes-foliojn aŭ ĵakard-kartojn

Ni ne bezonas ĝin en ĝenerala vortaro. Tamen kukolo malkaŝas unuopan ekzemplon de metafora uzo, el ĉina fonto:
Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio kaj la ĉina rolo en la monda patroneo, li emfazis, ke Ĉinio ludas tre gravan rolon en la ...

Do alia eblo estus pledi por la vastigo de patrone/o por kovri ĉiujn, aŭ multajn, sencojn de la angla pattern.

7 comments:

  1. Patro nia, nin protektu de patroneo!
    Duonserioze
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  2. Scivole mi trasercxis (eble ecx ne komplete) mian tradukon el "English-Only Europe?" de Phillipson, kaj trovis ke lauxkuntekste mi uzis por "pattern" la vortojn "maniero, bildo, skemo, tendenco, reto, kutimo, validas (!), aferstato, kadro". Preskaux neniam la saman. Jen la kuntekstoj:

    word formation patterns
    vortkrea maniero

    The pattern is familiar from the US
    Tia bildo estas konata el Usono

    pattern of language learning and use
    skemoj de lingvolernado kaj –uzado

    reinforce a pattern of language shift towards dominant languages
    plifortigas tendencon de lingvosxangxo direkte al cxeflingvoj

    our real job in the coming period is to devise a pattern of relationships which permit us to maintain this position of disparity
    nia vera tasko en la sekva periodo estas krei reton de rilatoj kiu ebligu al ni konservi cxi tiun malegalecon

    Europe is experiencing cultural homogenization through countless processes in the media, advertising, patterns of consumption, and trends in commerce, science, education, and defence.
    Euxropo spertas kulturan homogenigon pere de sennombraj procezoj en amaskomunikiloj, reklamado, konsumaj kutimoj kaj en tendencoj komercaj, sciencaj, edukaj kaj armeaj

    Again, the pattern is that fewer bureaucrats than MEPs seem to believe incoming languages/states should have the same rights
    Ankaux cxi-kaze validas ke malpli da burokratoj ol da MEP-oj sxajnas pensi ke alvenantaj landoj/lingvoj havu la samajn rajtojn

    Germany was an economic giant but a political dwarf’. This pattern continued throughout the 1970s
    Germanio rolis kiel ekonomia giganto, sed politika nano. Tia aferstato dauxris tra la 1970-aj jaroj

    patterns of interaction in EU institutions
    interagaj kutimoj en EU-institucioj

    changing patterns of communication
    komunikmanieroj sxangxigxas

    The few relevant activities fit into the pattern of nation-states competing for power and influence within the EU
    La malmultaj agadoj tiukampaj restas en la kadro de naci-sxtata konkurado por povo kaj influo ene de EU

    amike
    Istvan

    ReplyDelete
  3. Sed kiun vorton oni uzu por la grafikaĵo kun bluaj kaj blankaj elefantetoj?

    Ĉu ”ripetiĝanta ornamaĵo”? ”Klonbildaro”? :-)

    Jen vorto kiu ĉiam mankis al mi en E-o…


    XoXoXoXoX <- pattern

    ReplyDelete
  4. @Istvan: tre interese kaj utile. Mi uzos tion en mia "Lingva Seminario" en la Londona E-Klubo.

    @musubana: motivo. La tria difino de motiv/o en PIV tekstas:
    temo de pentraĵo, fresko ks; detalo ofte ripetita en artaĵo.

    ReplyDelete
  5. Ofte esperanta vorto por "pattern" ege mankas al mi, kaj preskaŭ neniu traduko ĝuste, entute kaptas la veran sencon.

    Ekzemple, citante la supran komenton de pistike65:

    word formation patterns
    vortkrea maniero


    Io mankas ĉi tie. Ne temas simple pri maniero, sed ankaŭ pri ia ripetiĝado kaj tendenco kvazaŭ-matematika.

    The pattern is familiar from the US
    Tia bildo estas konata el Usono


    Ankaŭ ĉi tie io mankas. "Pattern" ne estas simpla bildo, sed, kiel vi jam scias, ia ripetiĝanta desegnaĵo.

    Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton "patroneo." Kvankam ĝi ja utilus kiel ĉiusenca traduko de "pattern," ĝi tute ne estas parto de la komuna lingvo, kaj la senco-plivastigo kiun ĝi bezonus uzus multajn metaforojn ne-tre-internaciajn.

    ReplyDelete
  6. Laŭ mi ĝenerale la ĝustaj redonoj de "pattern" estas "modelo" aŭ "ŝablono". Certe iafoje ankaŭ aliaj vortoj povas taŭgi, sed "modelo" kaj "ŝablono" esence povas kovri preskaŭ ĉiujn uzojn. Komreneble temas ofte pri abstraktigo kaj figura apliko de la bazaj signifoj de "modelo" kaj "ŝablono". La samo validas por la Angla "pattern", la Germana "Muster", la Sveda "Mönster" kaj kredeble ankaŭ por la respondaj vortoj en multaj aliaj lingvoj.

    ReplyDelete
  7. Nick havas la impreson ke „io mankas” cxe miaj tradukoj

    word formation patterns
    vortkrea maniero

    The pattern is familiar from the US
    Tia bildo estas konata el Usono

    Nu, por pli objektive prijugxi, jen sube la tuta kunteksto de tiuj du sintagmoj. Laux mi, la senco en ambaux kazoj estas tute bone redonata. Ni ja scias ke, el la ofte grandnombraj signiferoj de ajna signifanto nur po kelkaj aktualigxas en ajna konkreta kunteksto. Pri la neaktualigxantaj signiferoj la tradukanto ne bezonas zorgi.

    La „vortkrea maniero” en lingvoj ja cxiuokaze enhavas “ripetigxadon kaj tendencon kvazaux-matematikan”. Kaj en la dua kazo la kunteksto suficxigus ecx la vortumon: „Simile okazas en Usono...”, tiel ke la frazo ecx ne enhavus similajxon al „pattern”.

    Nick krome diras:

    „Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton "patroneo." Kvankam ĝi ja utilus kiel ĉiusenca traduko de "pattern," ĝi tute ne estas parto de la komuna lingvo, kaj la senco-plivastigo kiun ĝi bezonus uzus multajn metaforojn ne-tre-internaciajn.”

    Prave, sed estus granda eraro enkonduki vorton en E-on por kovri cxiujn sencojn de iu anglalingva vorto, aux de X-lingva vorto...

    amike
    Istvan

    1. The Finnish language belongs to the Finno-Ugric family, and has grammar and word formation patterns quite unlike that of the other EU languages (with an elaborate system of cases which is considerably more complicated than case in Latin).

    La finna lingvo apartenas al la familio finn-ugra. Gxiaj gramatikaj ecoj kaj vortkrea maniero igas gxin tute malsama al la aliaj EU-lingvoj; gxi havas detalricxan sistemon de kazoj konsiderinde pli komplikan ol la latina.

    2. The corporate world is hand in glove with government in the USA, and increasingly so in the UK. The Blair government stands for the corporate take-over of many functions that have hitherto been the concern of the state. George Monbiot’s book, Captive state: The corporate take-over of Britain (Macmillan, 2000) documents the many ways in which corporate power determines national and local government policy in countless fields, including agriculture, energy, the environment, urban planning, the health system, university research, and general education.
    The pattern is familiar from the US, where, for instance, schooling is ‘a commodity, widely traded on the stock market, and worth around $650bn’

    En Usono, la mondo de korporacioj marsxas man-en-mane kun la registaro, kaj estas cxiam pli tiel ankaux en Britio. La registaro de Blair poras la korporaciigon de multaj funkcioj gxis nun prizorgitaj de la sxtato. La libro de George Monbiot, Captive state: The corporate take-over of Britain (“La kaperita sxtato: La korporacia transpreno de Britio”, Macmillan, 2000) dokumentas kiom mult-maniere la potenco de la korporacioj difinas la registaran politikon loke kaj nacie en sennombraj terenoj, kiel agrikulturo, energio, medio, urboplanado, sansistemo, universitata esploro kaj edukado gxenerale.
    Tia bildo estas konata el Usono, kie ekzemple lerneja instruado estas “varo, per kiu oni vaste komercas en la borsoj, je valoro de cx. 650 miliardoj da dolaroj”.

    ReplyDelete