Wednesday 17 June 2009

producento, produktoro, produktisto

Eble iu povos klarigi al mi, ĝuste kion faras (1) producento kaj (2) produktoro. Ĉu tiuj estas rivalaj nomoj por la sama rolo, aŭ ĉu estas diferenco? Kaj ĉu ne sufiĉus anstataŭe diri produktisto aŭ eventuale produktestro?
La unua, producent/o, ne troviĝas en PIV. Tamen ĝi ricevas 339 kukolo-trafojn. Jen ekzemploj.
De komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Bee Gees parte perdiĝas el la antaŭaj postenoj de muzikaj furorparadoj. Barry kunlaboras kun Barbra Streisand okupiĝante per producenta laboro, Robin ligas al interrompita soloa kariero.

La modernaj polarografiaj aparatoj estas nun produktataj ekskluzive surbaze de la kompleksa komputila tekniko. Al la gvidaj mondaj producentoj apartenas la usonaj firmaoj Princeton Applied Research ... [de ĉeĥa IKU-preleganto]

La 13-an de oktobro mi ricevis de kinostudio "F-Seitse" leteron de
producento (produktestro) s-ino R en kio ŝi petas helpon por
tradukado de kelkaj frazoj en esperanton.

La fonto ŝajnas esti la germana vorto Produzent, latinaĵo plupruntita al diversaj orienteŭropaj lingvoj. Laŭ Collins, Produzent = producer (en sufiĉe ĝenerala senco). Laŭ mia pola-angla vortaro, producent = manufacturer, producer, maker; (film) producer.
Krause donas
Produzent produktanto, produktisto, (Film, TV) produktoro

La dua vorto, produktor/o, ja troviĝas en PIV, ricevas 1720 kukoltrafojn, kaj havas propran artikoleton en Vikipedio. Ĝia fonto estas la franca producteur, kies signifo estas produktisto en vasta senco. Laŭ Vikipedio,
Produktoro estas respondeculo pri la organizaj kaj financaj aspektoj de diversaj produktadoj: kinematografio, televida programo, radia programo, reklamo, muziko, videoludo kc. Tiu prizorgas la komercan sukceson de produktadoj.

PIV havas similan sed pli limigitan kaj politikan difinon:
produktor/o Kapitalisto, kiu luis filmfabrikon, por produktigi filmon laŭ aĉetita scenario k per trupo dungita de li/ŝi.

—difinon jam en PIV1 (1970) kaj memevidente ne plu ĝisdatan. La modernaj citaĵoj montras, ke temas ankaŭ pri la televida kaj muzika industrioj.

Ĉu ankaŭ la producer de teatraĵo estus “producento/produktoro”? (Tiun mi nomas enscenigisto.)

Mi havas
producer produkt-anto, -isto; enscenigisto

Ĉu bone? La simpla sufiksita vorto produkt/isto (= angle producer) povas havi pli vastan signifon ol difinite por la neologismoj. Sed mi suspektas, ke ĝi sufiĉas. Aŭ -estro. Aŭ ĉu ni bezonas specialan terminon por producer en filmo-video-televido? Mi notas, ke nek la germana fonto de producent/o nek la franca fonto de produktor/o estas limigita al tiu kampo.
Do en la esperanta-angla parto mi metos:
producent/o :( producer [=produktisto]
...
produktor/o :( producer [=produktisto]

3 comments:

  1. Laŭ mia opinio, "producento" kaj "produktoro" ne estas esperantaj vortoj, eĉ se ili troviĝas en PIV. Ili simple estas fremdaj vortoj, kiujn iuj esperantistoj ial preferas ol la plene esperantaj "produktisto" kaj "produktestro."

    ReplyDelete
  2. Kutime mi ne kontrauxas radikojn kiujn lingvokorsetistoj stampas fineologismoj, sed cxi-kaze mi preferus eviti la "paroniman plagon" (cxu Bernard Golden kreis tiun aliteraciajxon?) kaj uzi nur la radikon produkt-.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  3. en iam komencita, tre maldika terminareto de kino mi registris nur produktiston.

    ReplyDelete