Friday 26 June 2009

refuelling


To refuel estas konciza vorto en la angla. Necesas ĉirkaŭfrazo por esprimi ĝin en Esperanto.
(Survoje al Aŭstralio) Our plane will be refuelled in Dubai = Nia aviadilo prenos pli da brulaĵo/karburaĵo/fuelo/keroseno en Dubajo.
(En aŭto) It’s time we made a refuelling stop = Estas tempo ke ni haltu por preni pli da brulaĵo/karburaĵo/benzino.
Aerial refuelling = la transdono de brulaĵo/keroseno de unu aviadilo al alia dum flugado.
Ankaŭ en la germana tiu nocio estas koncize esprimebla: tanken.
La neologismo fuel/o venas el PIV2. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ne multe uzata. Tamen en kukolo ĝi ricevas 2480 trafojn.
Kiam mi stiras aŭton kaj bezonas pli da benzino (devas replenigi la bezinujon), en la angla mi dirus ordinare “We need some more petrol.” En Usono oni kredeble dirus “We’re out of gas”. La angla verbo to refuel estas pli formala.
Mi ŝatus diri en Esperanto rebenzini (aŭton), rekeroseni (aviadilon). Sed tiuj verboj ricevas en kukolo 0 trafojn.
refuel preni pli da brulaĵo (benzino, petrolo); replenigi per brulaĵo

9 comments:

  1. Usona esprimo "(we need to, let's, I'm going to, etc) stop for gas" pensigas min pri "halti por benzino" aŭ "paŭzi por benzino"...

    ReplyDelete
  2. Ĉu "kukolo" estas "guglo"? Via lingvaĵo enigmas...

    ReplyDelete
  3. "Let's refuel the car" = "Ni replenigu la benzinujon de la äŭto"?

    ReplyDelete
  4. "benzinumi" estas tute bona, aux ecx "benzini", same kiel oni povas kaj "kafumi" kaj "kafi" - almenaux en mia idiolekto...

    sed ankaux "fueli", "refueli" bonas.

    Ken Miner en Lingva Kritiko:
    http://lingvakritiko.com/2008/03/03/el-interna-kaj-el-ekstera-vortprovizo-analizo-de-la-diskuto/
    El ‘fuel-’ eblas facile krei ‘fueli’ kaj ‘refueli’ kaj diri, ekzemple, “Rapide oni refuelis la ŝipon”, aŭ krei ‘refuelaviadilo’, ‘refuelokazo’, ‘refueltempo’, ‘(re)fuelstacio’ k.s. Ankaŭ oni povas uzi metafore etenditajn signifojn: “Ŝia rezistado nur fuelis lian pasion”; “Li fuelis sin per kafo, por tutnokte labori”.

    Cetere, "kukolo" estas
    http://tekstoj.nl/kukolo

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  5. @Manuel: bv vidi la klarigon de Istvan (pistike65). Fojon post fojo mi menciis kukolon enmetante ligilon al la koncerna retpagxo (tekstoj.nl/kukolo), sed jam laciĝas pri tio. Jes, ĝi estas fasado de guglo kiu esploras principe nur paĝojn en Esperanto.

    ReplyDelete
  6. Se el "fuelo" eblas krei "fueli" = "replenigi per fuelo", tiam certe el "brulaĵo" eblas formi "brulaĵi" = "replenigi per brulaĵo".

    Do, "(re)benzini", "(re)gasi", "(re)karbi"... aŭ - tute ĝenerale - "(re)brulaĵi", estas tute bonaj vortoj.

    Konsentite, ke pri tiaj praktikaĵoj multaj Esperantistoj maloftege parolas en Esperanto, kaj eĉ pli malofte skribas en Esperanto, kaj ke tial tiaj vortoj maloftege retroviĝas en la praktika uzo, precipe en la skriba uzo.

    Sed se oni povus iel kukoli la ĉiutagnm parolan lingvon de tiuj, kiuj uzas Esperanton kiel hejman lingvon, oni eble trovus pli da trafoj de "benzini" k.s.

    ReplyDelete
  7. Mi ne komprenas. Kian praktikon vortaro devas respeguli, se tiaj konsideroj devas determini la enhavon?

    ReplyDelete
  8. Dankon István!

    @John Wells ĝenerale mi ne demandas vane aferojn kiujn mi mem povas kontroli. Fakte mi serĉis unue tra la tuta blogo la originalan referencon al "kukolo", sed mi ne sukcesis trovi la respondon tial mi rekte demandis.

    (La javaskripta serĉ-aplikaĵo ne bone funkcias rekte en mia retumilo; kaj post iom da umado, guglo donas: Your search - kukolo blogurl:http://vortaro-blogo.blogspot.com/ - did not match any documents.
    ??????)

    Flanke, ĝi estas tre interesa servo! Kiel diras Bertilo, se oni sukcesus "enkuloligi" la ĉiutagan parolan lingvon, ne nur la skriban, ĝi estus perfekta.

    ReplyDelete