Thursday 25 June 2009

replication


Unu el la ŝlosilaj elementoj de la “scienca metodo” estas la principo, ke eksperimento devas esti tia, ke iu alia sendependa sciencisto povu ĝin reprodukti, refari, ripeti… should be able to replicate it.

Sekvante la PIVan difinon de replik/o, mi metis
replik/o retort, rejoinder; (theat) cue; replica; ~i retort, rejoin; replicate

Tamen tiu lasta verba traduko replicate rilatas al alia senco de replication, nome la memkopiado de nuklea acido.

Ĉu mi devus tion indiki, ekzemple per
...replicate (DNA)

aŭ ĉu oni povas vastigi la sencon de replik/i por kovri la sencon “reprodukti (eksperimenton)”?

3 comments:

  1. ipse dixisti (bis): plene tauxga sxajnas "reprodukti"

    ReplyDelete
  2. Cxu tauxgas "reprodukti"? La vortara difino parolas pri konkretajxoj, ne metodoj aux procezoj.
    replicate (DNA): repliki
    replicate (experiment): ripeti

    Pierre

    ReplyDelete
  3. spontane mi dirus ke eksperimenton oni devas povi ripeti aux refari, sed "reprodukti" sxajnas al mi ecx pli tauxgi.
    Fakte, la NPIVaj sencdifinoj por "produkti" kaj (aparte!) por "reprodukti" iom surprizas min - mi dubas cxu la reala uzo estas tiom limiga.
    Sed se akcepti la NPIVajn difinojn kaj ekzemplofrazojn, "naturo" en "la pentristo reproduktas la naturon" ne sxajnas al mi pli objekta ol kiom objekta estas eksperimento.

    ReplyDelete