Friday 12 June 2009

tekstado (pli bone: somosado)

Ĉu vi tekstas (evetuala korekto: somosas - vd komentojn) en Esperanto per via poŝtelefono? Se jes, ĉu vi uzas specialajn mallongigojn aŭ aliajn neortodoksajn ortografiaĵojn?
Mi ĵus legis la anglalingvan verkon de David Crystal, txtng. Li donas amason da ekzemploj el diversaj lingvoj:
• en la angla estas uzataj ekzemple bf (boyfriend), cu (see you), l8r (= later), m8 (mate), u r (= you are);
• en la ĉina oni havas 88 (baibai, ĝis),+u (jia you, kuraĝon!), mm (meimei, fratino);
• en la ĉeĥa cj (co je, kio estas), hosipa (hovno si pamatuju, mi memoras nenion), mkc (musim končit, čau: mi devas iri, ĝis);
• en la finna hy (hyvää yötä, bonan nokton), tt (terkkua tutuille, saluton al ĉiuj);
• en la franca a2m1 (à demain, ĝis morgaŭ), cad (c’est-à¬-dire, tio estas), cb1 (c’est bien, tio estas bona), gt (j’étais, mi estis);
• en la germana bs (bis später, ĝis poste), div (danke im voraus, antaŭdankon), ka (keine Ahnung, nenia ideo), ß (schreib zurück, sendu respondon);
• en la hispana b (beso, kiso), q (que, kio), t2 (todos, ĉiuj);
• en la itala dv 6 (dove sei, kie vi estas), qnd (quando, kiam), xò (però, sed);
• en la nederlanda b& (ben, estas), g1 (geen, neniu), zvl (zoviel, tiom);
• en la portugala dn (de nada, nedankinde), hj (hoje, hodiaŭ), p/ (para, por);
• en la sveda 7k (sjuk, malsana), f1 (fett, mojosa), iaf (i alla fall, ĉiuokaze);
• en la kimra @b (ateb, respondu), 01ia2 (dymuniadau, deziroj), 9r (nawr, nun).
•• En Esperanto ni havas jam delonge bv (bonvolu), ĉ (ĉirkaŭ), k (kaj), ktp (kaj tiel plu), sed ili venas el la antaŭtekstmesaĝa epoko. De ĉ ses jaroj ni havas ankaŭ mjs (mojosa, modernjunstila).
Ĉu novaj tiaj mallongigoj estas uzataj? Mi celas la efektivan uzadon, ne lertaĵojn kiujn ni povus nun elpensi — ekzemple @si (ĉesi), p1 (punu), sen2 (sendu), s3o (strio), l8o (loko).
Kelkaj anglaj tekstmesaĝaj mallongigoj estas uzataj kiel pruntformoj en multaj aliaj lingvoj, ekz-e lol (laughing out loud, mi ridas), ok (o kej, bone). Ĉu ili estas uzataj meze en Esperantaj tekstmesaĝoj?
Sciigu al mi. Let me know, k? thx.

11 comments:

  1. Kara blogisto,

    kvankam ne tiom pritemas efektivan uzadon,
    bv. legi la jenan blogeron:

    http://mojose.wordpress.com/2009/02/22/sms-i-espe…/

    Amike,
    mi

    ReplyDelete
  2. sed cxu la vorto "teksti, tekstado" estas en ordo en la senco cxi-loka, nome "tekstmesagxado"? La klasika senco de "teksti" ja estas io alia: "esti dirita per iuj difinitaj vortoj: la frazo tekstas jene.", laux ReVo.
    De francaj esperantistoj mi auxdis ke ili "somosas".
    amike
    István

    ReplyDelete
  3. Ankaŭ mi pensis pri tio, ke "teksti" kutime havas tiun alian sencon kiel "diri" (la libro diras = la libro tekstas).

    Pri tiaj mallongigoj: Mi ofte vidas "ok" kaj "sal" (saluton). Mi aŭdas kaj diras "somoso" (kiel diratan substantivon, sed mi ne renkontis tiun verban uzon) kaj fojfoje "sms" (kiel tekston). Fojfoje mi vidas "stas" (estas). (Mi konas unu homon kiu pli kurte skribas nur "as", sed mi ne scias ĉu tio estas vaste uzata...)

    Nu kaj kompreneble "e" por Esperanto, kutime en aliaj vortoj ("eo", "eisto" aŭ "e-isto", "e-vortaro", ktp).

    Iuj el tiuj ja estas de longe antaŭ la erao de SMS-teĥnologio, sed same pri tiuj en aliaj lingvoj, ekzemple angla "bf" (boyfriend) estas ege pli malnova ol poŝtelefonoj, kaj aperis ekzemple en gazetaj amreklamoj ktp. "LOL" ktp estis uzata en retpoŝto longe antaŭ ol aperis poŝtelefonoj kaj SMS-teĥnologio, kaj mi supozas ke "u r" estas ege malnova, simile al "IOU" por "I owe you".

    ReplyDelete
  4. http://arnic.info/workshop04/MCS.pdf
    (The Mobile Communication Society)

    zoviel -> zoveel

    ReplyDelete
  5. Oni povos vidi la oftigon de tiu uzado en Twitter, kiu trovas la saman bezonon mallongigi la vortojn. Vidu ekzemple http://www.twibes.com/group/Esperanto

    ReplyDelete
  6. Mi uzas 8 por "o kej", "nkd" por "nekredeble!". Pri ĉi lasta mi certas ke estas vaste uzata, pri la alia ne :)

    ĝ!
    N

    ReplyDelete
  7. Saluton!

    Mi mem apenaŭ uzas SMS, kiu fakte estas servo, dum SM estas la mallongigo por mesaĝo sendita per tiu servo, kvankam tiu fakto iom post iom tute forgesiĝas ankaŭ en Germanujo, kie laŭdire uziĝas verbo simsen.

    En via afiŝo mi unuafoje legis pri aparta uzado de esceto. Evidente oni rezonas tiel: ß = sz, do uzebla por mallongigi schreib zurück.

    Kiam mi bezonis Esperantan vorton por la afero, mi antaŭ kelkaj jaroj spontanee uzis poŝtelegramo. Do mi uzus poŝtelegrami por la ago.

    Nu, mi estas filo de poŝtisto. ;-)

    Kaj kiam mi vidas Sal, mi ĉiam demandas min, kial homoj tiom trudas tiun ĉiean spicon. Se ili almenaŭ ofertus (ankaŭ) panon …

    Minoritatane aŭ eĉ unikule :-),
    Kolonjano

    ReplyDelete
  8. iel mi neniam vidis iun alian krom "ka" el la germanaj mallongigoj... chu ili eble estas uzataj nur en germanujo, sed ne en austrujo?

    ReplyDelete
  9. Sa, Kolonjano!

    La sal-istoj ne tute komprenis kiel redukti sian slangaĵon al (prononcebla) minimumo…

    Malsa,

    mi

    ReplyDelete
  10. > mi aŭdis, ke ili somosas.

    Rememorigas pri la fifama Somosa Debaile, ĉu ne? :)

    En miaj Esperantaj mesaĝoj mi delonge rimarkas pli da ordo kaj pleneco, ol en la rusaj. Ja, nemirinde, mi konsideras, eĉ se nekonscie dum tajpado, ke Esperanto estas por ĉiu lingvo lernita. Foje, en tre amikaj okazoj, mi permesas al mi elĵeti parton de vokaloj el radikoj („vnu jxwde“, ekz.).

    ReplyDelete
  11. Por "text message" mi kaj kelkaj aliaj uzas "poŝmesaĝo" analoge al la vorto "poŝtelefono" "Tekstmesaĝo" en Esperanto ne estas bona esprimo, ĉar ekzemple ankaŭ tradicia letero ofte estas tekst-mesaĝo (mesaĝo el teksto), kaj retmesaĝoj ankaŭ.

    ReplyDelete