Thursday 11 June 2009

paĉiso ?


Kiam mi estis infano ni ofte ludis familian tabulludon kun la angla nomo …ludo.
ludo †(speco de) tabulludo
Montriĝas, ke tiu ludo ne estas konata en Usono, kie oni havas anstataŭe similan ludon kun la nomo Parcheesi (markonomo). Ambaŭ estas adaptaĵoj de malnova hinda ludo nomata pachisi (paĉisi).
La ludtabulo estas kvadrata, kun granda kruco. Ĉiu el la kvar ludantoj havas koloron. Oni devas movi siajn pecojn, laŭ la ĵeto de ĵetkubo, ĉirkaŭ la tabulo kaj en la samkoloran brakon de la kruco ĝis la “hejmo”. Gajnas tiu, kiu unue alvenigas ĉiujn siajn pecojn hejmen.
Mi kredas, ke ni devus nomi ĉiujn variantojn de la ludo laŭ la hinda nomo (etimologie: dudek kvin), do paĉis/o.
Kutime mi ne lanĉas neologismojn. Sed por ĉi tiu mi faras escepton.
En la parto Esperanta-angla:
paĉis/o pachisi, ludo, Parcheesi (board game)

En la parto angla-Esperanta:
ludo †paĉiso

Parcheesi †paĉiso

Kredeble tamen necesas la simbolo † por averti, ke tio estas “nacia apartaĵo, verŝajne ne komprenota sen klarigo”.

11 comments:

  1. Hispane: parchís

    Do, ŝajnas ke tiu radiko havas ŝancon plenumi la kondiĉojn pri internacieco de mi-ne-scias-kiun regulon pri akcepto novajn vortojn.

    ReplyDelete
  2. Ne tiel internacia; ni nederlandanoj diras: mensergerjeniet; same la germanoj: Mensch ärgere dicht nicht, la francoj: t'en fais pas, ktp. Almenaŭ, la diferencoj inter la pluraj "veraj" paĉisvarietatoj ne estas malpli grandaj ol tiuj inter "Parcheesi" kaj mensergerjeniet: "homo, ne indignu!"

    ReplyDelete
  3. En Minnaja: gioco dell'oca = padludo
    Ne tute la sama ludo...

    ReplyDelete
  4. Mi atestas laux infanagxaj memoroj ke la skatolo de tiu ludo cxe ni surhavis, en la hungara, cxehxa kaj germana, la nomon "homo, ne koleru/cxagrenigxu". Fakte, surprizas min ke en iuj lingvoj la ludo nomigxas NE tiel :-)
    Mi rimarkas ke antaux kvar jaroj okazis reta diskuto pri la nomo de cxi tiu ludo cxe:
    http://brainking.com/en/Board?=bc102

    La anserludo estas suficxe alia por pravigi alian nomon, laux mi.

    ReplyDelete
  5. Ial tiu iom absurda titolo "Homo, ne koleriĝu" ja ŝajnas populara en pluraj lingvoj (inkluzive ankaŭ la polan), sed la ludo havas multajn aliajn diversajn titoloj. Jen listo de eldonitaj titoloj de la ludo:

    Člověče, nezlob se
    Bamse & Kylling, Kaj & Andrea Ludo
    Chapad
    Chaupar
    Chaupat
    Chausar
    Chi va Piano va Sano
    Chińczyk
    Chopad
    Čoveče, ne ljuti se!
    Čovječe, ne ljuti se!
    Człowieku, nie irytuj się
    Człowieku, nie irytuj się!
    Eile mit Weile
    Fia
    Fia med knuff
    Game of India
    Game of Louisa
    Griniaris
    Hâte-toi lentement
    Horse Chess
    Horse-Race Chess
    India
    Indicus Ludus Tchûpur
    Jeu de Dada
    Juego del Parchis
    Kizma Birader
    Kotipeli
    Lauf, Löwe, Lauf!
    Ludo
    Mens erger je niet
    Mensch ärgere Dich nicht
    Minervum
    Non t'arrabbiare
    Pachees
    Parcheesi
    Parcheesi: the classic game of India
    Parchesi
    Parchís
    Parchís
    Pat
    Petits chevaux (les)
    Plaag me niet!
    Royal Game Of India
    Toc
    Tock
    Tok
    Tom & Jerry
    Twenty-Five
    Verlies je Hoofd Niet
    Wa-Hoo

    Fonto: http://www.boardgamegeek.com/boardgame/2136
    (Boardgamegeek estas tre utila retejo pri tabulludoj.)

    Sed mi devas demandi: kial tia lama ludo meritas lokon en la vortaro? :)

    Sincere, se paĉisi havas lokon, certe devas esti pli gravaj klasikaj ludoj. Ja vi havas ŝakon, pokeron, damludon, sed kio pri goo (go, baduk, weiqi)? Goo mankas en la malnova versio de via vortaro, kaj mi konas sufiĉe multajn Esperantistojn kiuj efektive entuziasme ludas kaj studas goon, kaj ekzistas Esperantaj diskutgrupoj, retaj turniroj, kaj eĉ agnoskita de UEA fakasocio pri goo, malkiel pri paĉiso.

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Goo
    http://www.boardgamegeek.com/boardgame/188

    ReplyDelete
  6. Dankon, Russ! Pli ol mi volus scii.
    Go/o ja enestas en la nova versio.

    ReplyDelete
  7. Interese.
    Dane kaj Norvege la ludo ĉiam nomiĝis … Ludo, kaj mi memoras mian konsternon kiam mi la unuan fojon Germanuje aŭdis tiun ”Hom’-ne-ĉagreniĝu”… :-)

    Ŝajne la distribuisto de ĉi ludo iam estis la sama por Danujo, Norvegujo kaj Britio…

    ReplyDelete
  8. @ la bib.: ĉar nur en la uson-angla (kaj eventuale en la hispana - sed vidu la hispanan Vikipedion sub "Ludo") oni havas “r”. La hinda vorto estas “pachisi”.

    ReplyDelete
  9. En GDEE aperas la formo: parĉiso

    ReplyDelete