Tuesday 27 January 2009

flano

Leviĝas de tempo al tempo la demando, kion vere signifas la Fundamenta vorto flan/o. La kvinlingva difino en UV tekstas: flan' flan | flawn | Fladen | блинъ | placek.

La franca traduko flan estas laŭ Collins/Robert tio, kion ni nomas angle custard tart (sed vidu sube). La angla traduko flawn estas malnova vorto ne plu uzata. La lasta mencio en OED portas la daton 1840. Ĝi estis “A kind of custard or cheese-cake, made in various ways. Also, a pancake”. Ekzistis tiam proverbo as flat as a flawn. La germana Fladen laŭ mia Collins estas “a round flat dough-cake”. La rusa блинъ (malnova ortografio), konata en la angla foje kiel blintz(e), blin(i), estas speco de krespo. La pola placek, laŭ mia pola-angla vortaro, estas “cake”. Tre evidente la UV-aj tradukoj ne priskribas la saman aferon en la diversaj lingvoj.
Ni scias, ke flan/o estas falsa amiko de la angla flan, kiu lasta cetere havas malsamajn signifojn en Britujo kaj Usono (laŭ LDOCE, BrE “a round pie or cake that is filled with fruit, cheese etc”; AmE “a sweet baked food made with eggs, milk and sugar”).
Fine, la difino de flan/o en PIV2005 tekstas “Ĉia plata, maldika, rondforma bakaĵo el pasto”, kun frukto~o “~o el krespa pasto, enhavanta fruktojn, ordinare ĉerizojn”.
Laŭ ReVo, flan/o = france galette, crêpe.
PIV havas ankaŭ la neoficialan flaŭn/o, “Dolĉaĵo farita el miksaĵo de ovoj, lakto, sukero (kun iafoje iom da faruno), kiun oni kuiras ĝis ankoraŭ mola, malfirma stato: karamela ~o” — kio estas angle crème caramel. (Mi forte suspektas, ke tiu vorto estas intencita kiel traduko de la franca flan, vidu supre.)
Por reveni al flan/o: la PIVa difino estas tre ĝenerala. La angla “pie” estas same ĝenerala. Tre mankas al ni bona Esperanta traduko de pie. (Kvankam pasteĉ/o parte taŭgas, ĝi limiĝas al viando/fiŝo/legomoj kaj povas esti la angla pâté.)
Resume, terura konfuzo. Necesas provi krei iom da ordo.
Ĉu oni povus riski egaligi flan/o = pie?
Ĉu eblus pomoflano = apple pie, viandoflano = meat pie, flano el steko kaj fungoj = steak and mushroom pie?

10 comments:

  1. Al mi ŝajnas, ke oni prefere forgesu la vorton "flano" tute. Mi aŭdis ĝin nur de rusaj esperantistoj, kaj ili uzas ĝin por tio, kion okcidentaj esperantistoj kutimas nomi "krespo".

    ReplyDelete
  2. La pola "placek" povas esti:
    pie, tart; cake, pancake
    laŭ la ampleksa "Wielki słownik polsko-angielski" (2205) de PWN Oxford.
    Malspecifa ja! :)

    En http://tekstaro.com/serchi/ la fruaj aperoj de "flan/" estas en Malnova Testamento kaj Quo Vadis, ĝenerale bibliecaj variantoj de bakita macoflano ŝmirita kun oleo - ne tre similaj al "pie, tart; cake, pancake"... konfuze ja. Eble utilus kompari tiujn citaĵojn kun aliaj tradukoj de la Biblio kaj Quo Vadis por pli kompreni la zamenhofan celon de "flano"?

    Parenteze, mi supozus, ke plejmulto de usonaj Esperantistoj aŭtomate supozus ke "flano" temas pri tiu ĝela karamela diskoforma deserto angle nomata "flan", kiu oftas en usonaj meksikaj restoracioj (por reveni al la temo de meksika kuirarto :)
    http://images.google.com/images?q=flan
    http://en.wikipedia.org/wiki/Flan

    ReplyDelete
  3. Ankaŭ mi kelkfoje miris pri ŝajne nekongruaj tradukoj en UV, sed mi neniam kontrolis en historia vortaro. Povas esti, ke la germana, pola aŭ rusa vortoj havis aliajn sencojn en la 19-a jarcento, kiujn mi ne trovus per moderna dulingva vortaro.

    Mi uzas "pasteĉo" por ĉia manĝaĵo en krusto.

    ReplyDelete
  4. Pri "flano" mi ne certas, sed malgraŭ ĝia Fundamenteco ĝi ne ŝajnas al mi aparte rekomendinda vorto, precipe se multaj ĝin miskomprenos.

    Por tio, kion John Wells kaj Kalle Kniivilä diris "krespo", mi ĝis nun plej ofte aŭdis "patkuko" (de diverslandaj Esperantistoj), kaj mi mem uzas nur tiun kunmetaĵon, kaj ne la novradikon "krespo". Laŭ mi, ĉe la direkto angla-Esperanta, prefere nur menciiĝu "patkuko" kiel traduko de "pancake".

    ReplyDelete
  5. petro desmet' preterpase komentas flanon en artikolo sidante en pudingo... (li deposte sidas en eĉ pli malagrabla situacio, sed tio ne rilatas al la temo).

    pluraj manĝaĵ-nomoj, kiuj internaciiĝis, ricevis tre diversajn sencojn en diversaj lokoj: flano, pudingo, marmelado, knelo, kekso, biskvito... iliaj sencoj stabiliĝus nur kadre de terminologia laboro, kiu decidus pri sencoj laŭ utilaj kontrastigoj. ĝise ni povas nur konstati, ke tiuj vortoj malprecizas kaj kaŭzas miskomprenojn.

    ReplyDelete
  6. Jes petro iam iom komentis, eĉ du fojojn, en du artikoloj. Mi preparis, sed ne jam publikigis, hierarĥian skemon de ĉiuj piv-aj farunaĵoj (kun la tikla, kaj ne tute solvita, demando: ĉu pudingo estas farunaĵo? Mi intencas diri: ĉu la polva pudingo. Ni ankaŭ ja bezonas tre ĝeneralajn vortojn foje, kaj flano estu, kiel piv instruas, ĉiu ajn ronda bakaĵo el faruno. Do, ekzemple flaŭno (ankaŭ piv-a) estas flano, sed ne ĉiu flano estas flaŭno.
    petro desmet'

    ReplyDelete
  7. Mi uzas "patkuko" por la pli dika anglastila kaj "krespo" por la pli maldika francastila. Eble tio estas influo de la anglalingva uzado en Kanado, kie oni distingas inter pancakes kaj crêpes.

    ReplyDelete
  8. Vi tute pravas pri distingo inter krespo kaj patkuko, au... tamen ne tute... krespo estas ia patkuko, sed ne cxiu patkuko estas krespo! Cetere ankau blino ekzistas! (la rusa patkuko, el faruno de fagopiro).
    Kore,
    petro

    ReplyDelete
  9. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  10. Antaŭ tridek jaroj franca firmao Danone vendis en Brazilo ‘flandani’ [flano+Danone]. Mi tute nehazarde havas en mia fridujo la samspecan frandaĵon. Sur la skatolo legiĝas en la angla: ‘crème caramel, produced in France for Sainsbury’s Supermarkets’. Tamen mia hodiaŭa flano ne estas la sama flano de la “Vortaro de Esperanto” (Kabe, 1911). Tiam flano estis ‘plata bakaĵo de pasto’. La “Naŭlingva Etimologia Leksikono” de Louis Bastien (1907), tradukas la esperantan ‘flan/o’ en la francan ‘flan’. La franca vortaro ‘Le Robert’ difinas la vorton ‘flan’ kiel “crème à base de lait, d’œufs, de farine que l’on fait prendre au four”. Do, ĝi estas kremaĵo, kiu firmiĝas post bakiĝo en forno. ‘Crème caramel’ [flaŭno] pretiĝas per bolbano. Do, flan/o = pie. Flaŭno ≠ Flano. Mi kredas, ke la asertoj de John estas ĝustaj.

    ReplyDelete