Sunday 4 January 2009

beacon

Laŭ LDOCE, beacon havas kvar signifojn:

1 a light that is put somewhere to warn or guide people, ships, vehicles, or aircraft;

2 a radio or radar signal used by aircraft to help them find their position and direction;

3 esp lit a person, idea etc that guides or encourages you (The education program offers a beacon of hope to these children);

4 a fire on top of a hill used in the past as a signal.

En la ekzistanta eldono de la vortaro TY aperas nur “beacon gvidlumilo; signalfajro” —kaj eble tio sufiĉas.

Sed nun mi trovas, ke en PIV aperas duope la kapvorto balz/o. La unua balzo estas la tre malpeza ligno, angle balsa. En ordo. Sed la dua havas la difinon “Farbmarko, lampo, buo aŭ iu ajn alia signalo aŭ signalilo, kiu servas por indiki aŭ plividebligi alteriĝejon, ŝanelon, malprofundaĵon ktp, k tiel sekurigi trafikvojojn”. Tio ŝajnas esti ĝuste beacon.

(Parenteze, se oni guglas balzo +kaj +la oni trovas amason da ligiloj al artikolo en Vikipedio pri fama pentraĵo de Géricault, La balzo [tiel] de la Meduzo. Tamen tiu balzo estas simpla eraro (hispanismo) anstataŭ floso, angle raft.)

Serĉante la originon de tiu dua PIVa balzo, mi fine trovis la francan vorton balise. Se entute oni volas esperantigi tiun vorton, kial ne diri baliz/o? Tiel oni evitus eventuale ĝenan homonimon.

2 comments:

  1. Efektive ŝajnas, ke la PIV-a signala "balzo" estas ignorenda.

    ReplyDelete
  2. "esperanta bildvortaro", sur paĝo 230a pri aerodromo enhavas:

    "aerodromaj farosoj** < balizoj**"
    (** = nek en pv nek en piv)
    (< = malpli ĝenerala ol)

    la franca "balise" tre ĝeneralas, proksimume signifas "lokmarkilon". ekzemple "xml-markup" oficiale tradukiĝas per "balise xml".

    ReplyDelete