Saturday 17 January 2009

fruktoj kaj arboj


Ĉu oni zorge distingu la nomon de speco de arbo disde la nomo de ĝia frukto, laŭ la modelo pomujo - pomo? Tio povas ŝajni afero de simpla logiko; tamen insisti pri ĝi povas krei problemojn same por la vortaristo kiel ankaŭ por la ordinara uzanto.
Konsideru la frukton konatan en la angla tradicie kiel persimmon (kaj lastatempe, pro la merkatistoj, ankaŭ kiel Sharon fruit). Ĉu en Esperanto ni diru simple kakinoko, aŭ ĉu ni insistu pri kakinokbero?
PIV2005 difinas kakinok/ unue kiel arbon, due (“komunuza senco”) kiel frukton (“SIN. ~bero”).
Tia leksikografio kondukas al dukategorieco de la radikoj, kiu povus esti same ĝena kiel la dukategorieco de landnomoj (kun aŭ sen sufikso). Ni havas unuflanke pom/, oranĝ/, pir/, prun/, frag/, framb/, mang/ (la radiko nomas la frukton) kaj aliflanke kakinok/, papaj/, gujav/, arakid/ (la radiko nomas la arbon). Ekzistas eĉ unu nederivita paro: akaĵu/ frukto - anakardi/ arbo.
Kiel ŝatanto de la ideoj de Piron pri “la bona lingvo”, mi preferas lasi tiajn radikojn dusencaj. Pli simple tiel. Al gasto mi povus proponi pomon por manĝi; sed kiam mi montras al li mian ĝardenon mi dirus “Mi metis tiuflanke la pomojn kaj tiuflanke la fragojn", aludante tiel al la koncernaj plantoj. Se foje necesas klara distingo, oni diru pomfrukto unuflanke kaj aliflanke pomarbo, pomujo. Tiel ni faras en la angla! Have an apple (to eat). There’s a small orchard with apple(tree)s and pears.
Kiam vi vizitos min en Karibio mi proponos al vi por manĝi ne nur mangon sed ankaŭ papajon (tiel!). En la vortaro mi metos la tradukparon kakinok/o = persimmon. Por mountain ash mi lasos sorpo (ne: sorpujo); kaj mi daŭre nomos peanuts and cashews en mia salono arakidoj kaj anakardioj. (Aŭ ĉu mi devus nomi ilin ternuksoj kaj akaĵuoj?)

3 comments:

  1. Tamen, se oni diras "pomo" aŭ "apple", oni pensas unuavice pri frukto. (Laŭ mi estas pli ol iomete strange nomi arbon "pomo" aŭ "apple".) Aliflanke, se oni diras "rozo" aŭ "rose", oni pensas unuavice pri planto aŭ pri floro - ne pri la frukto (el kiu la svedoj faras supon). Se funkcias tiel same en ambaŭ lingvoj, la traduko estas facila. Tamen, se en unu lingvo la vorto signifas ĉefe la frunkton, dum en la alia ĝi signifas ĉefe la planton, ideale oni devus iel indiki tion en tradukvortaro. "Sorpo" kaj "rowan" eble estas tia paro, kvankam tio ĉiuokaze estas malfacila traduko, ĉar la vortoj eble ankaŭ celas malsamajn speciojn de sorbuso.

    Certe mi konsentas, ke "papajo" estas kaj frukto kaj planto. (Kvankam la ĉina infanlibro "Plaŭ! Plaŭ!" uzas la vorton "papajofrukto".)

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas kun Edmund ke en la angla uzi "apple" por mencii arbon estus strange, miasperte - la vorto pensigas min pri la frukto, kaj mi verŝajne preskaŭ ĉiam renkontas "apple tree" por mencii la arbon en reala vivo. "That's a big apple!" "I like apples." "I saw a beautiful apple." Hmm...

    Sed en Esperanto, mi ne scias... la simpleco de "pomo" por ambaŭ (kaj "pomfrukto" kaj "pomujo/pomarbo" kiam necesas klarigi ambiguon) povus esti bona. Mi konsentas ke la duopa sistemo, same kiel landonomoj kaj popolnomoj, estas ĝena. Sed mi ne scias.

    Simila konfuzo aperas pri "sojo", kiu (laŭ PIV) estas la bruna saŭco, anstataŭ la planto aŭ la fabo, tre kontraŭ uzo en aliaj lingvoj...! En reala Esperanta vivo, mi renkontas "sojo" por la planto, "sojo" aŭ "sojfabo" por la fabo, kaj "sojsaŭco" por la saŭco. (Mi scivolas ĉu tio estas la sperto de plejmulto de Esperantistoj.) La vortaro de Butler donas pli sencan (laŭ mi) difinon de "sojo" ol PIV.

    ReplyDelete